BENCZÉDI Ilona (bence:di) estas hungara skulptistino naskita en Corund (Harghita) la 6-an de januaro 1948. Ŝi estas la filino de skulptisto Sándor Benczédi, kaj fratino de aktoro Sándor Benczédi.

Ilona Benczédi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1948 (1948-01-06) (76-jaraĝa)
en Corund
Lingvoj hungararumanasveda
Ŝtataneco SvedioHungario
Alma mater Belarta Altlernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro
Familio
Patro Sándor Benczédi
Frat(in)o Sándor Benczédi (aktoro)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Biografio redakti

La familio de Ilona Benczédi baldaŭ post ŝia naskiĝo translokiĝis Kluĵon. Ŝi ricevis maturecatestilon en sportlernejo. Pro akcidento ne kapablis plu sporti kaj en 1973 finis la skulptofakon de Akademio Ion Andreescu. De 1987 ŝi vivas en Svedio en Östersund. Ekde 1990 ŝi gvidis privatan galerion en Stockholm ĝis 1995. Ŝia favorata labortereno estas la ceramiko, malgrandplastiko, sed laboris ankaŭ per bronzo, ŝtono, ligno. Ŝi estas filino de skulptisto Sándor Benczédi kaj fratino de aktoro Sándor Benczédi.

Individuaj ekspozicioj redakti

Biblografio redakti

  • SZÉPRÉTI L.: Két szobrász egy családban, Új Élet, 1976/2.

Fonto redakti

  • Artportal.hu

Eksteraj ligiloj redakti