Ilona Szoyer [sojer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szoyer Ilona estis hungara operkantisto, operetkantisto (koloratursoprano). Ŝia origina familia nomo estis Soyer, ŝia persona nomvarianto estis Ilonka. Ŝia edzo estis Dezső Márkus (dirigento), post la geedziĝo estis uzataj ankaŭ nomoj (laŭ hungarlingve kutima nomordo) M. Szoyer IlonkaMárkus Dezsőné.

Ilona Szoyer
Ilona Szoyer
Ilona Szoyer
Persona informo
Naskonomo Soyer Ilona
Naskiĝo la  24-an de julio 1879(nun 1879-07-24)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Morto la 2-an de februaro 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Dezső Márkus
Infano Ily Márkus-Szoyer
Okupo
Okupo operkantisto • operetkantisto
vdr
Ilona Szoyer
Ilona Szoyer en 1899

Ilona Szoyer [1] naskiĝis la 24-an de julio 1879 en Debrecen, ŝi mortis la 2-an de februaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Szoyer lernis en Budapeŝto, poste ŝi frekventis konservatorion en Vieno. En la sama urbo ŝi debutis. En 1899 ŝi kantadis en Lejpcigo, inter 1900-1902 en Teatro Magyar. Ŝi apartenis al la Reĝa Operejo de Budapeŝto en rango privata kantisto inter 1902-1912, poste en Népopera. En la lasta teatro ŝia edzo dirigentis. En 1905 ŝi edziniĝis, poste ŝi naskis filinon. Baldaŭ ŝi tre malofte kantadis, sed ŝi instruis private la kantadon. En la frua socialismo ŝi estis translokigita al provinco.

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti

 
Ilona Szoyer en 1907