Teatro Erkel
Teatro Erkel estas grava kultura konstruaĵo en Budapeŝto (en distrikto Józsefváros). La teatro prenis la nunan nomon de Ferenc Erkel de 1953. La nomoj estis pli frue Népopera (Operejo Popola), poste Városi Színház (Urba Teatro).
Teatro Erkel | |||
---|---|---|---|
teatrejo operejo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Konstrustilo | Secesio • artdekora stilo vd | ||
Malfermo | 1911 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Sidlokoj | 2000 | ||
Adreso | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto, Józsefváros | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 29′ 49″ N, 19° 4′ 36″ O (mapo)47.4969444419.07666667Koordinatoj: 47° 29′ 49″ N, 19° 4′ 36″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Historio
redaktiEn 1911 la teatro estis konstruita fare de Géza Márkus, kaj ĝi iĝis tuj la plej granda hungara teatro, kie komence estis 3167 sidlokoj. La fondinta teatrestro estis Dezső Márkus (dirigento). Komence oni strebis por la hungaraj interesoj, la funkciigantoj rajtis nur lui la konstruaĵon. En la teatro operoj kaj operetoj estis videblaj. Komence operoj de Richard Wagner furoris. La 1-a mondmilito kaŭzis financan krizon, tial en 1917 trakonstruoj okazis, poste nur 2400 sidlokoj estis. Inter 1946-1948 kinejo funkciis en la teatro. Ekde 1951 ĝi estas apartenaĵo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1956 dum la revolucio la Ruĝa Armeo tuj okupis la teatron por defendi la kontraŭan centran partian domon de la komunistoj. Baldaŭe la rusoj foriris, kiun la revoluciuloj profitis kaj tiam okazis hombuĉado antaŭ la partia domo. En 1962 la teatro estis renovigita. Inter 2007 kaj 2013 la teatrejo estis plene renovigita.
Plej gravaj rolantoj
redaktiElektitaj teatrestroj
redakti- Dezső Márkus (dirigento) (1911-)
- László Beöthy (teatrestro) (luanto en 1916)
- Géza Sebestyén (aktoro) (luanto inter 1924-1931)
- Károly Ferenczy (aktoro) (luanto inter 1931-1934)
- Aurél Föld (luanto inter 1934-1939)
- Bálint Benkó (1940)
Elektitaj aliaj membroj
redakti- Antal Fleischer (dirigento)
- Viktor Géza Lányi, opera reĝisoro
- Vilmos Rubányi, helpekzercisto
Fontoj
redakti- [1]
- [2]
- [3] Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine