László Beöthy (teatrestro)
László Beöthy [lAslO bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy László estis hungara teatrestro, verkisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis szlováni, lia avo estis Zsigmond Beöthy, lia patro estis Zsolt Beöthy, lia patrino estis Szidi Rákosi, lia filino estis Lídia Beöthy.
László Beöthy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1873 en Budapeŝto | |
Morto | 7-an de majo 1931 (58-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Mortis per | Apopleksio vd | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/1-1-29 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Zsolt Beöthy vd | |
Patrino | Szidi Rákosi vd | |
Gefratoj | Zsigmond Beöthy (en) vd | |
Edz(in)o | Sári Blaha vd | |
Parencoj | Zsigmond Beöthy (avo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László Beöthy [1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de aprilo 1873 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 1931 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Beöthy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1891 li estis ĵurnalisto, sed li verkis ankaŭ novelojn, poemojn, teatraĵojn. En 1898 li estis nomumita teatrestro de Teatro Magyar, inter 1900-1902 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1903 li fondis novan teatron. En 1907 li denove estis teatrestro de Teatro Magyar, kiun poste aĉetis. En 1918 oni fondis truston el pluraj teatroj, li estis prezidanto de la trusto. Pro la inflacio la trusto bankrotiĝis, en 1924 li retiriĝis. Tamen inter 1926–1928 li transprenis la estrecon de Teatro Belvárosi, sed li jam ne povis savi ĝin de la bankroto.
Lia unua geedziĝo daŭris inter 1897-1900 (kun filo), poste li denove edziĝis, el tiu geedziĝo filino naskiĝis.
Elektitaj verkoj
redaktiAliaj kontribuoj
redakti- Br. Eötvös József, mint regényíró (Győr, 1892)
- Sárga liliom - filmo - kunreĝisoro kaj aktoro