Szidi Rákosi
Szidi RÁKOSI [sidi rAkoŝi], hungare Rákosi Szidi estis hungara aktorino kaj grava instruisto de aktoroj.
Szidi Rákosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kremsner Szidónia |
Naskiĝo | 28-an de majo 1852 en Dabronc |
Morto | 20-an de oktobro 1935 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 48/2-1-35 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1870) |
Familio | |
Frat(in)oj | Béla Rákosi, Jenő Rákosi, Viktor Rákosi kaj Lajos Evva |
Edz(in)o | Zsolt Beöthy (1872–1877) |
Infanoj | László Beöthy, Zsigmond Beöthy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Szidi Rákosi naskiĝis, kiel Kremsner Szidónia la 28-an de majo 1852 en apudaĵo de Dabronc - mortis la 20-an de oktobro 1935 en Budapeŝto. Ŝiaj fratoj estis Jenő Rákosi, Béla Rákosi kaj Viktor Rákosi, ŝia konata filo estis László Beöthy (teatrestro), ŝia nepino estis Lídia Beöthy.
Biografio
redaktiSzidi Rákosi komencis sian aktoran karieron en Buda en 1867, nur poste ŝi frekventis aktoran akademion. En 1873 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 filojn. Ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1892 ŝi fondis edukejon por geaktoroj, poste teatron en 1895. Pli, ol 4 jardekoj ŝi edukis aktorojn, ŝia teatro baldaŭe iĝis provizora Nacia Teatro de Budapeŝto.
Elektitaj instruistoj en lernejo de Szidi Rákosi
redakti- Oszkár Beregi
- Ferenc Farkas (operetkantisto) (pli frue li lernis tie)
- Emília Márkus
- Károly Mihályfi (pli frue li lernis tie)
- Szidi Rákosi (dramo)
- Antal Szerb (literaturo)
- Imre Szirmai
- Béla Vágó (pli frue li lernis tie)
- Gusztáv Vándory (filmo)
- Antal Váradi