Béla Lugosi
Béla LUGOSI (lugoŝi), familinomo Blaskó (Lugos, 20-a de oktobro 1882 – 16-a de aŭgusto 1956, Holivudo) estis hungara aktoro plej konata pro sia rolo de Drakulo en la Broadway dramo de klasika vampiro-rakonto de Bram Stoker. Poste Lugosi ludis la saman rolon en la 1931-a filmo. Poste, li havis longdaŭran karieron kiel filmaktoro en Holivudo, ĉefe en hororaj filmoj (Serio-Frankenstein).
Béla Lugosi | |
---|---|
![]() hungara Holivuda film-aktoro | |
Persona informo | |
Naskonomo | Blaskó Béla Ferenc Dezső |
Aliaj nomoj | Arisztid Olt • Olt Arisztid • Albert Lugesi • Belo Lugosi |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1882 en Lugoj |
Morto | 16-an de aŭgusto 1956 (73-jara) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | nekonata valoro • Ilona Montagh • nekonata valoro • Lillian Arch • nekonata valoro |
Infano | Bela G. Lugosi |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • teatra aktoro • sindikatisto • aktoro |
TTT | |
Retejo | https://belalugosi.com/ |
BiografioRedakti
Dekunu jaraĝe li fuĝis el sia hejmo. Li laboris en minejo, sed deziris fariĝi aktoro. Sian unuan sukcesan debuton li havis en 1900 en Szabadka, de kie oni invitis lin al Szeged, poste Budapeŝto. Siajn aktorajn studojn li faris en privatlernejo kaj praktikan instruadon ricevis inter 1902–1904 en Temesvár. Ekde tiam li ludis naŭ jarojn en provinco, en Debrecen (1909–10) kaj Szeged (1910–11). En sezono 1911–12 li engaĝigis sin al Király Színház, dume frekventis la aktorlernejon de Szidi Rákosi. Li ricevis nur etajn rolojn kaj tiu ne ŝanĝis eĉ tiam, kiam li venis en 1911 al Nacia Teatro. Pro la teatra neglekto li engaĝigis sin al Sztár Stúdió de filmreĝisoro Deésy Alfréd, kie li rolis sub artistnomo Olt Arisztid. En la fino 1918 li estigis ligon sub nomo Libera Organizo de Teatrdungitoj kaj partoprenis kontraŭregiatarajn manifestacioj. En 1919 oni maldungis lin kaj tial li devis elmigri. En 1926 oni amnestiis lin, sed ne revenis hejmen. Post Vieno, Berlino en 1921 elmigris Usonon. Tie inter 1922 kaj 1928 trairis la amerikan provincon kun trupo de Palásthy Sándor kaj kun Novjorka Hungara Scenejo de Tóth István. Li estis kune kun Darvas Károly ankaŭ la reĝisoro de trupo. Li prezentis sin en Ameriko unuan fojon en la hungara lingvo La tragedio de'l homo de Imre Madách la 9-an de aprilo 1922 en novjorka Lexington Theatre. Sekve ankaŭ la publiko de Chicago kaj Cleveland povis vidi la teatraĵon.
Ĉefaj rolojRedakti
- Hamlet (Shakespeare);
- Rómeó (Sh.: Rómeó és Júlia);
- Lucifer (Madách I.: Az ember tragédiája).
BibliografioRedakti
- Madách I.: Az ember tragédiája;
- Bíró L.: Sárga liliom;
- Heijermans: Ghetto.
Eksteraj ligilojRedakti
- Bela Lugosi filmography
- Filmo Dracula Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine