Ilona Montagh
MONTAGH Ilona [pr. montag] estis hungara aktorino, ŝi naskiĝis en Arado la 8-an de decembro 1899 kaj mortis?.
Ilona Montagh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ilona Montagh |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1899 (124-jaraĝa) en Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Béla Lugosi (1921–1925) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero
redaktiMontagh debutis kiel infanaktorino en sia naskiĝurbo. Dum la jaroj de la unua mondmilito ŝi elpaŝis en Király Színház. En 1918 ŝ elmigris en Germanujon kaj ŝi elpaŝis sub nomo Ilona von Montagh en Berlino, poste en Vieno kaj denove en Berlino kaj Dresdeno. En 1921 ŝi transiris en Usonon kaj ŝi aperis en teatraĵo titolita Liliom de Molnár. Poste en Vaŝingtono en scenejo de Irving High School ŝi elpaŝis kune kun Béla Környei en opereto Rablólovagok de Lehár. Ŝi kantis ankaŭ la titolrolon de opereto Lili barónő de Jenő Huszka. En Central Oper House de Novjorko ŝi aperis kune kun Klára Küry en teatraĵo titolita Falusi menyecske. Ŝia plua sorto estas nekonata.
Fonto
redakti- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.