Gusztáv Vándory [gustAv vAndori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándory Gusztáv estis hungara aktoro, instruisto.

Gusztáv Vándory
Persona informo
Naskonomo Vándory Gusztáv
Naskiĝo la  6-an de decembro 1882(nun 1882-12-06)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 16-an de novembro 1964
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Béla Géza Vándory
Infano Margit Vándory
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gusztáv Vándory [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de novembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Vándory frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1904. Li lernis de Ede Újházi, Gyula Gál (aktoro), Imre Császár kaj Teréz Csillag. Post siaj studoj li debutis en teatro de Nagybecskerek, poste en aliaj provincaj teatroj. Inter 1907 kaj 1940 li apartenis al trupo de Teatro Magyar, sed kiel gasto, li ludis ankaŭ en Gaja Teatro. Ekde 1914 li estis ofte ĉefrolanto en mutaj filmoj, post ties ĉeso precipe figuranto, resume en ĉirkaŭ 250 filmoj. Inter 1943-1957 li estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), pli frue, dume kaj iom poste li ricevis rolojn ankaŭ en aliaj teatroj. Li instruis 2 jardekojn en filmteatra lernejo kaj iom en aktorlernejo de Szidi Rákosi. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1906.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Maksim Gorkij: Éjjeli menedékhely - Satin
  • Brandon Thomas: Charley's Aunt - titolrolo
  • Mór Jókai: A dolovai nábob leánya - Bilitzky

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

Fontoj redakti