Lídia Beöthy
Lídia Beöthy [boti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy Lídia estis hungara aktoro, radioparolisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Beöthy Szidónia, ŝia nobela antaŭnomo estis szlováni [slovAni], ŝia karesnomo aŭ pseŭdonimo estis Baba, ŝia patro estis László Beöthy (teatrestro), ŝia avo estis Zsolt Beöthy, ŝia avino estis Szidi Rákosi.
Lídia Beöthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beöthy Szidónia |
Naskiĝo | la 3-an de januaro 1903 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 11-an de julio 1951 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Zsolt Beöthy (avo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro dramaturgo |
Szidónia Beöthy [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1903 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de julio 1951 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLídia Beöthy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi laboris en la infanprotekta asocio. En la fruaj 1930-aj jaroj ŝi estis radioparolisto de la Hungara Radio. En 1935 ŝi debutis kiel aktoro en Nacia Teatro (Szeged). En la sekva teatra jaro ŝi havis rolojn en Teatro Belvárosi. En 1938 pro aŭtoakcidento finiĝis la aktora laboro. En la sekva jaro ŝi estis dramaturgo de Metro-Goldwyn-Mayer, en 1940 ŝi okupiĝis pri vendado de tekstiloj, inter 1942-1948 ŝi gvidis restoracion, fine ŝi denove estis radioparolisto en la radio.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Nerissa
- János Bókay: Megvédtem egy asszonyt - Marcsi
- László Lakatos: A királyné
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Budai cukrászda (1935) – radioanoncisto
- A kölcsönkért kastély (1937) – Tekla