László Lakatos [lAslO lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos László estis hungara verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, dramisto, framasono [1]. Lia origina familia nomo estis Kellner.

László Lakatos
Persona informo
Naskonomo Kellner László
Naskiĝo 17-an de julio 1882 (1882-07-17)
en Budapeŝto
Morto 13-an de februaro 1944 (1944-02-13) (61-jaraĝa)
en Nico
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistodramaturgoLiteratura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Kellner [2] naskiĝis la 17-an de julio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 1944 en Nico (Francio).

Biografio redakti

László Lakatos devenis el juda familio. Komence li laboris en banko, ekde 1903 li estis ĵurnalisto (baldaŭ redaktoro) en pluraj gazetoj, ĵurnaloj. En 1910 li framasoniĝis. Lia unua teatraĵo estis prezentita en 1916 en Nacia Teatro (Budapeŝto). En la teatra jaro 1923 li estis dramaturgo en kelkaj teatroj, poste li denove iĝis redaktoro. En 1939 li migris al Francio pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li sinmortis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Panoptikum (noveloj, 1912)
  • Az idegen leány (komedio, 1916)
  • Dario Niccodemi: Tökmag (tradukaĵo, 1923)
  • A teve (romano, 1925)
  • Láz (teatraĵo, 1937)
  • Bosszú (romaneto, 1941)
  • Guglicimo Ferrero: Római Birodalom nagysága és hanyatlása (tradukaĵo, unua volumo)

Fontoj redakti