Aurél FÖLD, laŭ hungarlingve kutima nomordo Föld Aurél estis hungara ĵurnalisto, teatrestro, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Feld. Lia patro estis Zsigmond Feld, lia frato estis Mátyás Feld, lia fratino estis Irén Feld, lia edzino estis Szeréna Sziklai.

Aurél Föld
Persona informo
Naskonomo Feld Aurél
Naskiĝo la  6-an de oktobro 1877(nun 1877-10-06)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 17-an de novembro 1970
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Zsigmond Feld
Frat(in)oj Mátyás FeldIrén Feld
Edz(in)o Szeréna Sziklai
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto
vdr

Aurél Föld [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1877 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de novembro 1970 en Vieno.

Biografio redakti

Aurél Föld devenis el juda familio. Post lernado li iĝis ĵurnalisto, signifa raportisto, krome li estis dramaturgo kaj kelkfoje reĝisoro. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Pro la dubaj politikaj cirkonstantoj dum la Hungara Sovetrespubliko li translokiĝis al Vieno, kie li okupiĝis pri bredado de ĉevaloj. Li hejmenvenis en 1932 kaj li estis teatrestro en pluraj teatroj (ekzemple en Urba Teatro (1934-1939). Dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj li rajtis esti denove nur ĵurnalisto. En 1949 li vidviĝis. Ekde 1957 li vivis denove en Vieno (supozeble li disidis post falo de la Hungara revolucio de 1956).

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Asch: A megváltó (1900)
  • Ferenc Lehár: A pesti nők (1903)
  • Reimann: A gépírókisasszony (1908)

Lia libro redakti

  • Fuss vagy fizess... (1942)

Fontoj redakti