Malfermi la ĉefan menuon

Mátyás FELD [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Feld Mátyás estis hungara teatrestro, reĝisoro, verkisto, aktoro, filo de Zsigmond Feld. Lia frato estis Aurél Föld, lia fratino estis Irén Feld.

Mátyás Feld en 1925

Mátyás Feld [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1876 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Mátyás Feld devenis el juda familio. Jam kiel infano, li debutis en teatrejo de sia patro. Ekde 1894 li verkis teatraĵojn por infanoj, sed la sukcesoj venis post verkoj de skeĉoj, komikaĵoj, parodioj. Lia plenaĝa aktora debuto okazis en Székesfehérvár en 1896 en operetaj roloj. Post 2 jaroj li jam havis rolojn en Budapeŝto, tamen en ekstera teatrejo, ĉe la urba parko. Baldaŭ li komencis ankaŭ reĝisoradi. En 1919 li estis nomumita victeatrestro, en 1926 teatrestro de la apudparka teatro. En 1935 li ŝanĝis sian familian nomon al Föld. Post 3 jaroj li fondis teatran revuon.

Elektitaj kontrubuoj (teatraĵoj)Redakti

  • A nevető Budapest (1894)
  • Ócska brigadéros (1901)
  • Szervusz Pest (1914)
  • Nincs már zsidó Pesten (1924)
  • Ne hagyd magad Dolfikám! (1933)
  • Mindenki benne van (1941) - memuaro

FontojRedakti