Bálint Benkó
Bálint Benkó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkó Bálint estis hungara aktoro.
Bálint Benkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Benkó Bálint |
Naskiĝo | la 28-an de novembro 1894 en ![]() |
Morto | la 11-an de decembro 1955 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Bálint Benkó [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1894 en Oroszka (Hungara reĝlando, nuntempa Pohronský Ruskov en Slovakio), li mortis la 11-an de decembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBálint Benkó komencis sian aktoran karieron en Gyula en 1923. Ekde la sekva jaro li apartenis al Teatro de Kecskemét, inter 1928 kaj 1931 al Nova Teatro (Budapeŝto), inter 1933-1938 al Teatro Belvárosi. En 1940 li nelonge estis teatrestro de Teatro Városi. Oni supozas, ke li laboris en Hungara Ŝtatfervojo post la 2-a mondmilito.
Li edziĝis en 1922, 1928 kaj 1954.
Lia sola filma rolo
redakti- Megvédtem egy asszonyt (1938) - kuracisto