Géza Márkus
Géza Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Géza estis hungara arkitekto, ilustristo. Lia frato estis Dezső Márkus (dirigento).
Géza Márkus | |
---|---|
Géza Márkus | |
Persona informo | |
Naskonomo | Márkus Géza |
Naskiĝo | la 6-an de aprilo 1872 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 6-an de decembro 1912 en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Frat(in)oj | Miksa Márkus • Dezső Márkus |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Géza Márkus [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1872 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de decembro 1912 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Géza Márkus devenis el juda familio. Post lernado (sen arkitekta diplomo) li eklaboris en laborejoj de Alajos Hauszmann kaj Ödön Lechner, kie li komence desegnis arkitekturajn strukturojn, sed dum laboro li lernis la arkitektan profesion. Ĉirkaŭ en 1900 li establis memstaran arkitekturan laborejon, sed li ofte laboris kune kun aliaj arkitektoj. Li estis unu el la plej gravaj adeptoj de la Secesio (stilo). Li faris ankaŭ subaĵojn de monumentoj, ilustraĵojn por pluraj libroj kaj teatrajn dekoraciojn. Li havis edzinon.
Elektitaj arkitektaj laboroj redakti
- Palaco Cifra (1903) - lia arkitektura ĉefverko en Kecskemét
- Teatro Király (1905) - jam malkonstruita en Budapeŝto
- Ŝtata Hungara Teatro (Kolozsvár) (1910)
- Operejo Popola (1911) - la plej granda hungara teatrejo
Aliaj laboroj redakti
- Ördög dekoracio por Gaja Teatro
- Lőcsei fehér asszony dekoracio por Operejo Popola
- Budapest szépe teatraĵo prezentita en 1901