Gilbert Bécaud
François Gilbert Léopold Silly, artistnomo Gilbert Bécaud [ĴilbEr BekO] (24-an de oktobro 1927 en Toulon - 18-an de decembro 2001 en Parizo), estis franca kantisto, komponisto, pianisto kaj aktoro.
Gilbert Bécaud | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | François Gilbert Léopold Silly |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1927 en Toulon |
Morto | 18-an de decembro 2001 (74-jara) en Parizo |
Ĝenroj | Ŝansono |
Profesio | kantisto, komponisto, aktoro, pianisto |
Signifa instrumento | |
Piano | |
Bécaud dum sia kariero 33 foje aperis en la pariza muzikteatro Olympia kie li en 1954 akiris siajn unuajn grandajn sukcesojn pro la sving-stilo, la energia karaktero de siaj spektakloj kaj la granda entuziasmo per kiu la publiko akceptis lian kantarton. Pro tio li ricevis la kromnomon Monsieur 100 000 Volts (Sinjoro 100 000 voltoj). Li ĉiam vekis la impreson ke li daŭre movadis, kvazaŭ li estus elektre ŝargita. Aliaj tipaj karakterizaĵoj de liaj aperoj estis la malhelblua kompleto, blanka ĉemizo kaj blua kravato kun blankaj punktoj.
Gilbert Bécaud mortis, post kariero de pli ol kvindek jaroj, la 18-an de decembro 2001 en aĝo de 74 jaroj surŝipe de sia pariza domboato Aran pro pulma kancero. Li estis entombigita apud la aktorino Marie Trintignant en la pariza tombejo Père-Lachaise.