Ĉemizo

vestaĵo kovranta la torson

Ĉemizo estas speco de brustvestaĵo. En sia plej tipa formo ĝi havas kolumon kaj longajn manikojn, kaj estas plene malfermebla antaŭe per butonoj — sed ekzistas ankaŭ multaj variantoj:

  • Bluzo estas virina ĉemizo.
  • Ĉemizeto havas manikojn nur ĝis la kubutoj.
  • Golfĉemizo havas nur malmultajn butonojn supre, apud la kolumo.
  • Rugbeĉemizo estas kolora, ofte kun horizontalaj strioj el du kontrastaj koloroj, kaj havas blankan kolumon.
  • Poloa ĉemizo estas ĉemizo multportata dum sporto kiel polooteniso sed hodiaŭ ankaŭ dum ĉiutaga vivo.
  • Havaja ĉemizo havas gajajn flordesegnaĵojn en helaj koloroj.
  • T-ĉemizo estas senkoluma kaj senbutona, kaj kutime havas mallongajn manikojn.
  • Atleta ĉemizo estas senmanika T-ĉemizo kun malalta U-forma dekoltaĵo.
  • Kamizolo similas al atleta ĉemizo, sed havas nur ŝnuretojn ĉe la ŝultroj.
  • Miniĉemizo estas T-ĉemizo aŭ atleta ĉemizo tiel mallonga, ke ĝi ne kovras la ventron.
  • Subĉemizo estas ia ajn ĉemizo portata tuj sur la haŭto, kiel subvestaĵo, ofte T-ĉemizo aŭ atleta ĉemizo.
  • Noktoĉemizo estas longa kaj portata dum la dormo.
  • Surĉemizo estas antaŭo de ĉemizo, aparte gladita ĉe la viroj, puntornamita ĉe la virinoj, portata sur la ordinara ĉemizo, por pli elegante aspekti.
  • Ŝvitĉemizo estas dika kotona longmanika brustvestaĵo.
Ĉemizo

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri ĉemizo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-01.