Miniĉemizo estas ofte facilportebla vestero, plej ofte por virinoj. Ĝi aperas en diversaj variantoj: kiel T-ĉemizo, subĉemizo, 'senŝelka' kaj 'senmanika' ĉemizo, kaj kelkfoje ĝi ankaŭ ne kovras la umbilikzonon.

Miniĉemizo kun malkovrita umbilikzono

Dum la 1990-aj jaroj, sub influo de tendencinstigaj publikuloj kiel filmstelulinoj kaj popmuzikistoj (ekzemple Madonna), ekestis la modotendenco por uzi vesterojn kiujn oni antaŭe konsideris kiel subvestoj ankaŭ porti kiel supervestoj. Miniĉemizoj el punto ne plu estis kovrataj per supervesto.

Diversaj miniĉemizoj redakti

Vidu ankaŭ redakti