Bluzo estas virina ĉemizo, t.e., ĝi estas ŝirma manikhava vesto por la supra parto de l' korpo, ĝis la talio aŭ la genuo; aŭ mallonga kitelo uzita de virinoj. La distingo inter bluzo respektive ĉemizo kaj jako baziĝas precipe sur tio, ke bluzoj kaj ĉemizoj ordinare konsistas el pli malpeza ŝtofo kaj ke oni portas ilin senpere sur la haŭto (kaj eventuale sub jako), dum jakoj tendencas esti el pli peza kaj pli varmiga ŝtofo kaj eventuale estas subŝtofitaj.

Virino kun bluzo

Kiel virina vesto, ĝenerale ĝi estas pli ornamita ol ĉemizo. Ĝenerale, oni uzas bluzon kun jupo.