Jupo estas vesto, kutime porvirina, kovranta la malsupran parton de la korpo, ekde la zono. Malsimile de la pantalonoj, la jupoj ne fermas la interkruran spacon[1].

Laŭkulture, la jupo estas portita de viroj (kilto, sapeta, sarongo...) aŭ virinoj. Post longa malaperado de la jupo ĉe la viroj de okcidenteŭropaj landoj (escepte de la kilto de la skotoj), kelkaj viroj reekis la kutimon uzi porvirajn jupojn. Estas interese rimarki, ke virinoj tutrapide ekis la uzadon de pantalonoj. Oni povas teoriumi plurajn kaŭzojn por la rapida enpantalonigado de virinoj - Unue, virinoj post feminisma periodo deziris akiri pli profesian aspekton portantaj pantalonojn (do ne la tradicia bildo de virino je jupoj, ligita al antaŭjuĝoj kiel malforteco, ktp). Male, uzi jupojn ĉe viroj povus doni la impreson de malforta, malkapabla viro. Due, homoj je jupoj havas siajn genitalojn pli facile atingeblaj, dum homoj je pantalonoj havas genitalojn kaŝitajn, tio estas, protektitaj de pantalonoj. Laŭ konservativa rolo pri viroj kaj virinoj, la viro montras la interesiĝon pri sekso kaj la virino akceptas aŭ rifuzas - tio estas tute kongrua kun viroj je pantalonoj nur, kaj virinoj aŭ je pantalonoj aŭ je jupoj. Kompreneble ĉi lasta hipotezo estas laŭ psikologia vidpunkto, do subjektiva.



Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-19. Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti