Sekso

klasifiko de organismo kiel inan aŭ viran laŭ reprodukta funkcio aŭ organoj
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Genro.

La individuoj de multaj specioj de vivuloj dividiĝas en du (aŭ pli da) kategorioj nomataj seksoj. Ĉi tiuj kategorioj rilatas al komplementaj grupoj kombinantaj genan materialon por la reproduktado. Ĉi tiun procezon oni nomas seksa reproduktado.

La maskla gameto (spermo) fekundante la inan gameton (ovolo)
Amorantaj leono kaj leonino.

Kutime, specio havas du seksojn: viran sekson kaj inan sekson. La ina sekso difiniĝas kiel tiu produktanta la plej larĝajn gametojn (t.e. reprodukt[iv]aj ĉeloj). La seksaj kategorioj priskribas, do, la reproduktajn funkciojn kiujn individuo povas plenumi iam en sia vivo.

La vorton sekso oni uzas ankaŭ kiel mallongigon anstataŭ (homa) seksumado t. e. seksa interagado aŭ rilato (la fizikaj agoj rilataj al seksa reproduktado).

Sekso en plantoj kaj fungoj redakti

Fungoj kaj aliaj organismoj ekzistas en pli ol du seksoj, tamen ili reproduktiĝas pare (ajnaj du seksoj povas kune reproduktiĝi). Ĉe multaj florplantoj la organoj de du seksoj estas kombinitaj en ĉiu floro. Ĉe aliaj ekzistas divers-seksaj floroj. Iuj el tiuj specioj portas diversseksajn florojn sur la sama planto, ĉe aliaj la tuta planto estas unuseksa.

Ĉe plantoj redakti

 
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpeloj, 8. sepalo, 9. flortigo.

Kiel ĉe animaloj, la plantoj disvolvis inajn kaj malinajn gametojn specializitajn por la reproduktado.[1]​ En plej granda parto de la konataj plantoj, la malinaj gametoj estas enmetitaj ene de malmolaj sakoj, kiuj formas la polenon. La inaj gametoj de la plantoj estas ene de ovoloj; post la fekundado fare de la poleno, la ovoloj formas semojn tiel ke, kiel ĉe ovoj, ili enhavas la necesajn nutraĵojn por la disvolvigo de la embria planto.

Multaj plantoj havas florojn, kiuj estas la seksaj organoj de la plantoj. La floroj estas ĝenerale duseksaj, tio estas, ili produktas kaj inajn kaj malinajn gametojn. La ina parto, en la centro de floro, estas la karpeloj, el kiuj unu aŭ pliaj el ili povas esti kombinitaj por formi unusolan pistilon. Ene de la karpeloj estas ovoloj kiuj disvolviĝas en semoj post la fekundado. La malina parto de la flore estas la stamenoj: tiuj fadenecaj longaj organoj estas inter la pistilo kaj la petaloj, produktante tiel la polenon en siaj pintoj. Kiam falas polenero sur la supra parto de karpelo, la histoj de la plantoj reagas por transporti la grenon ĝis la karpelo kaj unuiĝi kun ovolo, formante semojn.

En la pinoj kaj en aliaj koniferoj la seksaj organoj estas la strobiloj de koniferoj kiuj havas kaj inajn kaj malinajn formoj. La inaj strobiloj estas pli oftaj kaj kutime pli daŭraj, enhavantaj la ovolojn ene de ili. La malinaj strobiloj estas pli malgrandaj kaj produktas polenon kiu estas transportata de la vento kaj tial povas alveni ĝis la inaj strobiloj. Same kiel ĉe la floroj, la semoj formiĝas ene de la ina strobilo post la polenigo.

Ĉar la plantoj ne havas movkapablon, ili dependas de la pasivaj metodoj por la transporto de poleneroj al aliaj plantoj. Multaj plantoj, kiel koniferoj kaj herboj, produktas malpezan polenon, kiu estas portita de la vento al najbaraj plantoj. Aliaj plantoj havas pli pezan polenon kiu estas glueca kaj specializita en la transporto kiun faras kelkaj insektoj, kolibroj kaj vespertoj. La plantoj altiras tiujn animalojn per la nektaro de la floroj kiujn ili enhavas, kaj tiuj transportas la polenon kiam ili translokiĝas al aliaj floroj, kiuj havas la inajn reproduktajn seksorganojn, kio rezultas en polenigo.

Ĉe fungoj redakti

La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.

Ne-seksa reproduktado redakti

Fungoj produktas sporojn (vidu konidio). Ĉe la pli arkaikaj oni trovas zoosporojn (vidu Chytridiomycota).

Seksa reproduktado de la fungoj redakti

 
La ĉapel-fungoj estas la reproduktaj seksorganoj de multaj superaj fungoj.

En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.

Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.

La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili.

Sekso ĉe bestoj redakti

 
Sirfedoj engaĝigintaj en seksa interagado

Pluraj specioj, ekzemple de lumbrikoj, abeloj kaj gekoj, povas reproduktiĝi same sekse kiel sensekse. En himenopteroj, kio inkludas abelojn, la reĝino (t.e. plene funkciiva ino) povas decidi fekundigi ovon aŭ lasi ĝin nefekundigita. Fekundigitaj ovoj iĝos inoj—laboristoj se averaĝe nutritaj dum sia larva stadio; reĝinoj se regalitaj kaj dorlotitaj per ĵeleo. Nefekundigitaj ovoj, kun nur duone la nombro de kromosomoj de fekundigitaj ovoj, iĝos vir-abeloj. En aliaj specioj, ekz. lumbrikoj, ĉiuj individuoj hermafroditas, t. e. la individuoj havas samtempe virajn kaj inajn seksajn organojn.

En mamuloj, birdoj kaj multaj aliaj specioj, sekson determinas la seksaj kromosomoj, nomataj X kaj Y en mamuloj, Z kaj W en birdoj. Virmamuloj normale havas po unu (XY), dum mamulinoj normale havas du X-kromosomojn (XX). Ĉiuj individuoj havas almenaŭ unu X-kromosomon; la Y-kromosomo ĝenerale malpli longas ol la X-kromosomo kun kiu ĝi paras, kaj en pluraj specioj ĝi malestas. Inverse ol pri mamuloj okazas rilate al virbirdoj (ZZ) kaj birdinoj (ZW). En aliaj specioj, i.a. krokodiloj kaj plej multaj insektoj, sekson povas determini pluraj aliaj sistemoj, inkl. tiuj regataj de mediaj faktoroj kiel la temperaturo. Aliaj specioj povas ŝanĝi sekson dum sia vivo, kiel ekzemple kelkaj fiŝoj.

Sekso ĉe homoj redakti

 
Seksumado inter viro kaj virino.

Por plej multaj kaj diversaj sociaj celoj oni uzas homan sekson kiel koncepton unuecigan kaj determinan: ni (vir)inasviras. Tamen, se oni studas de pli proksime la kriteriojn por difini inojn kaj virojn, evidentiĝas du gravaj faktoj. Unue, sekson oni povas difini je multaj niveloj, kelkaj biologiaj, kelkaj sociaj, kelkaj psikologiaj. Due, signifa parto de la homaro ne plene akordas kun ĉiu aspekto de ĉiu nivelo de la difino; tio signifas, ke ili povas kunhavi karakterizojn tradicie rigardatajn kiel virajn kune kun aliaj rigardataj kiel inajn.

Kelkaj kriterioj rilatas al la kromosomoj aŭ al la ekstera kaj la interna anatomioj; multaj estas statistikaj. Kelkaj pli facile mezureblas ol aliaj. Kelkajn difinas aŭ trudas la ĉirkaŭanta socio. Ekzemple, estas sociaĵo ke virhomoj vestiĝu pantalone. Kelkaj el la niveloj ŝajne estiĝas ene de ĉiu persono kiel subjektiva identeco aŭ motivilo.

Por plej multaj personoj, ekzemple, la ĉeesto de Y-kromosomo igas gonadojn iĝi testikoj, kiuj produktos hormonojn kiuj igos viraj la internajn kaj eksterajn generilojn, kio siavice igos la gepatrojn rigardi kaj eduki la infanon kiel knabon. Tamen oni daŭre diskutas pri la kontrasta efiko de biologiaj faktoroj kaj mediaj faktoroj (naturo kontraŭ eduko).

Rilate la tre diversajn neakordiĝojn kun tiu paradigmo, malsamaj socioj atribuas al ili malsamajn valorojn. Ŝajnas ke, en la lastaj jardekoj, la publika opinio de multaj t.n. okcidentaj socioj trovas tiajn situaciojn malpli maldezirindaj kaj pli tolereblaj ol en antaŭaj tempoj kaj ol en granda parto de la cetera mondo.

La komplikeco de tiaj situacioj igis plurajn sciencistojn argumenti ke la du seksoj estas kultura kreaĵo, kvankam bebo gajnas socian sekson antaŭ ajna kultura influo. Kelkaj preferas difini sian seksan identecon ne uzante tiajn polusajn terminojn.

Erogenaj zonoj (greke: érōs- "amo" kaj genḗs- "naski, krei") estas areoj sentemaj al tuŝo en la homa korpo, kiuj kapablas intensigi seksajn sentojn kaj kaŭzi pliigitan seksan ekscitiĝon kaj orgasmon. Foje ankaŭ la cerbo estas inkluzivita kiel erogena organo, kiun povas stimuli la vidsenso kaj aŭdsenso. La erogenaj zonoj estas disigitaj tra la homa korpo, sed la sentemo de ĉiu regiono varias depende de la koncentriĝo de nervoj, kiuj povas kaŭzi senton de plezuro. Krom plezuro ĉi tiuj areoj povas kaŭzi diversajn sentojn al homo, depende de la stato de seksa ekscito en tiu momento, la cirkonstancoj en kiuj okazas la stimulo, kultura kondiĉado kaj la naturo de la rilato inter la homoj koncernataj. Ekzemple la postaĵo estas erogena zono kaj ĉe la viro kaj ĉe la virino, sed la frotado de la postaĵo sur seĝo ne kaŭzas seksan ekscitiĝon kaj subita kontakto de fremdulo eĉ povas kaŭzi malagrablan senton, tamen kiam la tuŝo venas de fidinda sekspartnero, tiu havas seksajn sentojn kaj pliigos seksan ekscitiĝon.

Seksa edukado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seksa edukado.
 
Barbara Hastings-Asatourian de la Universitato de Salford montras "Contraception", sekseduka tabloludo uzata en britaj lernejoj.

Seksa edukado aŭ seksedukado, seksinstruado aŭ seksa instruado estas instruado pri temoj rilatigantaj al homa sekseco, inkluzive de emociaj rilatoj kaj respondecaj kampoj, homa seksa anatomio, seksa agado, seksa reproduktado, genera sano, generaj rajtoj, sekura seksumado, kontraŭkoncipo kaj seksa abstinado. Seksinstruado kiu kovras ĉiujn tiujn aspektojn estas konata kiel ampleksa seksinstruado. Oftaj partoprenantoj por seksinstruado estas gepatroj aŭ flegistoj, formalaj lernejprogramoj, kaj popolsankampanjoj.

Seksoĝenado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seksoĝenado.

Seksoĝenado aŭ seksoĉikanado estas ĉikanado aŭ devigo de seksa naturo, aŭ la nebonvena aŭ malkonvena promeso de kompensoj en interŝanĝo por seksaj favoroj. En la plej multaj modernaj laŭleĝaj kuntekstoj, seksoĉikanado estas kontraŭleĝa. Ĉikano povas inkludi "seksoĉikanadon" aŭ nebonvenajn seksajn progresojn, petojn por seksaj favoroj, kaj alian vortan aŭ fizikan ĉikanon de seksa naturo. La jura difino de seksoĉikanado varias laŭ jurisdikcio. Seksoĉikanado estas kondiĉigita de direktivo en la Eŭropa Unio.

Seksegaleco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seksegaleco.

La seksegaleco estas tendenco al la ideo ke kaj viroj kaj virinoj devas ricevi la samajn rajtojn, profitojn, egalecon de oportunoj, saman traktadon jure kaj devas estis traktataj samrespekte ĉiuj aspektoj de la ĉiutaga vivo: laboro, sano, edukado.[2] La principo de egaleco kaj de nediskriminacio pro tialoj de sekso estas devigo de ĝenerala internacia juro kiu devigas ĉiujn ŝtatojn kaj pro sia unuaranga karaktero estas establita ĉiam kiel principo inspiranta la ceteron de la fundamentaj rajtoj.

Seksaj praktikoj redakti

 
Kamasutro.

Seksumado, homa seksa agado, praktiko aŭ konduto estas la maniero kiel homoj spertas kaj esprimas sian seksecon. Homoj instigiĝas pri diversaj seksaj agoj, el agoj plenumitaj sole (ekzemple sinmasturbado) ĝis agoj kun alia persono (ekzemple amoro, nepenetra sekso, buŝa seksumado, ktp.)[3] en diversaj modusoj de ofteco, pro diversaj kialoj. Seksan agon kutime rezultigas seksa ekscitiĝo kaj fiziologiaj ŝanĝoj en la ekscitita persono, kelkaj el kiuj estas intensaj dum aliaj estas pli subtilaj. Seksumado ankaŭ povas inkludi konduton kaj agojn kiuj celas veki la seksan intereson de alia aŭ plibonigi la seksan vivon de alia, kiel ekzemple strategioj por trovi aŭ altiri partnerojn (amindumado kaj montriĝo), aŭ personaj interagoj inter individuoj (ekzemple, antaŭludoBDSM).

 
"La unua kiso de Adamo kaj Eva", Salvador Weininger, 1891.

Seksa fantasmo aŭ erotika fantasmo estas mensa bildo aŭ pensmaniero kiu vekas la seksecon de homo kaj povas krei aŭ pliigi seksan ekscitiĝon. Seksa fantasmo povas esti kreita de la imago aŭ memoro fare de la persono, sed ĝi ankaŭ povas esti kaŭzita sendepende aŭ kiel rezulto de eksteraj stimuloj, kiel ekzemple erotika literaturo, pornografio, fizikaj objektoj, aŭ seksa altiro al alia persono.

En seksaj rilatoj, penetrado estas la enmeto de korpoparto, dildo, vibrilo aŭ alia seksa akcesoraĵo, en korpomalfermaĵon, kiel ekzemple la vagino, anuso aŭ buŝo, kiel parto de homa seksumado.

Seksumado havas sociologiajn, kognajn, emociajn, kondutismajn kaj biologiajn aspektojn; ĉi tiuj inkluzivas personan alligon, kunhavon de emocioj kaj la fiziologion de la genera sistemo, seksecan deziron, seksecan rilaton kaj seksecan konduton en ĉiuj iliaj formoj.

En kelkaj kulturoj, seksumado estas konsiderita akceptebla nur ene de geedzeco, dum antaŭgeedza kaj ekstergeedza sekseco estas tabuo. Kelkaj seksecaj agoj estas kontraŭleĝaj aŭ universale aŭ en kelkaj landoj aŭ subnaciaj jurisdikcioj, dum kelkaj estas konsideritaj kontraŭaj al la normoj de iuj socioj aŭ kulturoj. Du ekzemploj kiuj estas krimaj deliktoj en la plej multaj jurisdikcioj estas seksatenco kaj sekseca ago kun persono sub la loka aĝo de konsento.

Diversaj praktikoj redakti

Fakuloj kaj disvastigantoj pri sekso redakti

Religiaj sintenoj redakti

Paganismo redakti

 
La virbovo kaptas Eŭropa, fakte seksa kunigo de Zeŭso al mortulino; pentraĵo de Félix Vallotton (1908).

Ekzistis antikvaj kulturoj en kiu ekzistis "ampastroj" en la temploj, kaj parto de la kultado devis havi sekskuniĝon kun ili, kaj eĉ orgiojn dum idolkulto. Same kiel seksaj ritoj inter pastroj kaj pastrinoj de diaĵoj kaj idoloj en kio estas nomita "sankta geedziĝo." Ekzistis lokoj en la mondo kie viroj masturbis sur la grundo kaj "rompus" ĝin kiel parto de rita simulado kiu rezultigus benitan jaron por la rikolto. En kontrasto, ekzistas senkompromise sekse konservativaj paganaj kulturoj kiuj severe punis ajnan devion de siaj normoj.

En la religioj kaj mitologioj de klasikaj Antikva Grekio kaj Romio seksumado oftis inter mitologiaj roluloj, ekzemple Zeŭso kun diversaj diinoj, kaj gemortuloj, kaj ankaŭ ĉe kelkaj religiaj praktikoj kaj ceremonioj, ekzemple por la kulto al Dionizo.

Rita sekso estas priskribita en la Biblio en pluraj lokoj. Tiaj "ampastroj" estis referitaj en la Biblio kiel "malĉastistinoj" aŭ "malĉastistoj", kaj unu el la ordonoj estas malpermeso de tia rita sekso por la celo de idola kultado: ekz. Readmono ĉ 23 v 18 "Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio."

Judismo redakti

Judismo vidas amoron kiel micvo, sed serĉas kontroli kaj reguligi. La pozitiva sinteno al sekso estas implicita de la unua micvo en la Torao, kio estas la micvo de "Fekundigo kaj reproduktado". Havi sekson malpermesitan laŭ Halaĥo estas konsiderata unu el la plej severaj malpermesoj kaj estas puninda per mortigo, krom la malpermeso seksumi dum menstruo, sekskuniĝo kun alinacianoj kaj eĵakulacio de spermo sen fekundaĵo estas puninda de la ĉielo. La Dekologo eksplicite malpermesas adulto.

Kristanismo redakti

 
Giotto, la Naskiĝo de Jesuo de Giotto, el la Kapelo de Scrovegni. La komenco de kristanismo startas per nasko sen sekso.[4]

Katolika kristanismo kaj ĝiaj derivaĵoj estas konsiderataj religio, kies sinteno al sekso estas la plej konservativa kaj akra. Sekseco estas konsiderita peko kaj referenco al tio estas la verso en la Psalmoj "Sed vere mi naskis en maljusteco, kaj estis en peko, ke mia patrino min gravediĝis." (Psalmoj ĉapitro 51 verso 7). Laŭ kristanismo, la rilato estas nur por naskiĝado kaj reproduktado, kaj rilatoj kiuj estas nur por plezuro estas malpermesitaj. La pastraro de katolika kristanismo ne rajtas geedziĝi, kaj en la ortodoksa eklezio nur la pli junaj pastroj rajtas geedziĝi. Abstinado de sekso estas konsiderata kiel granda virto en kristanismo.

Islamo redakti

En Islamo la traktado de sekso estas pli permesema ol en judismo kaj kristanismo, kaj ekzistas permeso por poligamio, kvankam estas malpermeso de anusa seksumado. Ne estas diferenco rilate malpermesojn inter la du seksoj kvankam en konservativaj socioj kiel ekzemple arabaj kaj afrikaj socioj viroj havas privilegiojn, kvankam religio mem ne diferencas inter la seksoj. Laŭ la Korano, amo inter viro kaj virino estas farado de Dio.[5] Kaj la viro kaj la virino devas plenumi la seksajn bezonojn de la alia. Dum menstruo estas malpermesite havi sekskuniĝon, sed aliaj seksaj kontaktoj, kiel kisado kaj ajna seksa agado, kiu ne implikas vaginan kontakton, estas eksplicite permesitaj. En kelkaj islamaj kulturoj, havi sekson ekster geedziĝo povas kaŭzi murdon por la profanado de la familio de la virino, kvankam ekzistas neniu oficiala permesilo al tio en la Korano.

Budhismo redakti

En budhismo, tiu, kiu elektas praktiki kaj estas ordinita por esti monaĥomonaĥino, ankaŭ elektas vivi vivon de celibato, la preventado de seksa rilato estas perceptata kiel bezono atingi iluminiĝon (Nirvano). Sekso estas unu el la kvar gravaj ofendoj kiujn monaĥo havas. Verdire, en Vaĝrajano, seksumi eĉ povas esti parto de la vojo al kleriĝo. Budhanaj laikoj (kiuj ne estas monaĥoj) ne devus retiriĝi de sekso, ĉar sekso estas tre natura parto de socio kun familio kaj infanoj. Aldone, budhismo ne eniras detalojn pri kio estas ĝusta kaj kio estas malĝusta ene de seksaj agadoj. Detaloj pri akceptebla aŭ neakceptebla seksa konduto ne estas eksplicite menciitaj en neniu el la religiaj skribaĵoj.

 
Adorado al lingamo.

Hinduismo redakti

Hinduismo aldone al kvar periodoj de la vivo de hinduo konsideras kvar vivocelojn aŭ puruŝarta-ojn. Homaj deziroj estante naturaj, ĉiu el la celoj utilas por perfektigi la scion pr la homo, ĉar per vekiĝo de la sentoj kaj partopreno en la mondon, li malkovras la principojn. Tamen hinduo ne estu ĉarmata por ne senfine sekvi la ciklon de samsara. El la kvar vivoceloj la unua estas kamadeziro: kaj aparte deziro kaj plezuro amora. En la mitologio la dio amo, Kama, estas fonto de la kreaĵo. La Kamasutro[6] montras rimedojn por ekzalti sentojn kaj florigi la geedzan vivon. Viro kaj virino unuiĝas kaj rekreas la dian unuecon. La plezuro estu direktata al la celo de scio kaj ne iĝu vivmaniero, kiu kondukus al plenumo de agoj ne-moralaj kontraŭaj al darma.

En tradicia socio de Barato, la lingamo estas vidita pli kiel simbolo de vira energio kaj povoforto de Dio, Ŝivao mem.[7][7][8][9] Ĝi havas formon de cilindro.

Seksa duformismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seksa duformismo.
 
Ino (maldekstre) kaj masklo Komuna fazano, montrante la rimarkindajn diferencojn en kaj koloro kaj grando, inter seksoj

Seksa duformismo estas la sistema diferenco en formo inter individuoj de diferenca sekso en la sama specio. Ekzemploj inkludas grandon, koloron, kaj esto aŭ malesto de partoj de la korpo ĉefe uzitaj en pariĝadaj montroceremonioj aŭ luktoj, kiel ornamaj plumoj, kornojkaninoj.

Dimorfismo estas pli teknika termo (komuna al aliaj lingvoj) kaj devenas el la grekaj vortoj, di signife du kaj morph signife formo. Tiele, seksa dimorfismo ĉefe aludas al du formoj de sekso, masklo kaj ino. "Duformismo" estas la esperanta formo de "Dimorfismo".

Ekzemploj redakti

 
Virpavo alloganta pavino

En multaj specioj, inkludante plej parton de mamuloj, la masklo estas pli granda ol la ino. En aliaj, kiel ĉe plej parto de insektoj, araneoj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj, multaj fiŝoj, kaj kelkaj mamuloj kiel ĉe kelkaj specioj de hieno, la ino estas pli granda ol la masklo. Aliaj seksospecifaj diferencoj inkludas diferencojn en koloro (seksa dikromatismo), esto aŭ malesto de specifa parto de la korpo kiel kornoj, kaninoj aŭ montroceremoniaj plumoj; grando de la okuloj (ĉe kelkaj insektoj); posedo de pikiloj (kelkaj tipoj de Himenopteroj), kaj diferencaj antaŭdisponoj por specifa kutimaro (agresemo, idozorgo, ktp).

 
Ino (maldekstre) kaj masklo Pentrita galinago, montrante seksan dimorfismon

Inter vertebruloj, seksa dimorfismo estas partikulare videbla ĉe anasoj, kaj plej parto de kokoformaj birdoj eble plej rimarkinde ĉe pavoj. Multaj fazanoj estas rimarkinde pli grandaj ol la inoj kaj posedas brilan plumaron; inoj estas plej ofte pli helbrunaj sendepende de la propra specio. Ĉe multaj predantoj, birdinoj estas pli grandaj ol maskloj, ofte konsiderinde. Tio ŝajnas malpliigi la konkurencon inter membroj de la paro, ĉar ili havas diferencajn preferindajn predograndojn. Kelkaj kazoj de seksa dimorfismo en birdoj estas tiom frapaj ke maskloj kaj ino de la sama specio estis originale konsideritaj membroj de tute diferencaj specioj, kiel ĉe la Eklekta papago (Eclectus roratus), kie la masklo estas ĉefe verda kun oranĝa beko kaj la ino skarlata kaj tre blua kun nigra beko.

La Huiao (Heteralocha acutirostris), novzelanda birdospecio (nuntempe formortinta), estis alia mirinda ekzemplo de seksa dimorfismo. La beko de la masklo estis mallonga, akrapinta kaj fortika, dum tiu de la ino estis longa, maldika kaj kurba. Tiu beka dimorfismo permesis la membrojn de la paro ne konkurenci por la sama manĝotipo, kun maskloj rompantaj putrintajn branĉojn por serĉi manĝaĵojn, dum la inoj serĉis larvojn en pli freŝa ligno.

 
Masklo (frunte) kaj ino de anasoj. La viranaso havas nekonfuzeblan verdan kapon.

Kelkaj kazoj de seksa dimorfismo havas klaran utilecon krom la allogo por pariĝado, kiel ĉe la Blua gnuo (kaj multaj aliaj parhufuloj). La kornoj de la masklo estas multe pli grandaj, permesante lin engaĝiĝi en lukto pli efike kiam li konkurencas kun aliaj virgnuoj.

Grava ekzemplo de seksa dimorfismo troviĝas en la genro Osedax (Osedakso) de vermoj Poliĥetoj, kiuj vivas en balenkadavroj. La inoj manĝas la ostojn de la mortinta baleno, sed la maskloj vivas ene de inoj kaj disvolvigas sian larvan staton nu por produkti grandajn kvantojn de spermo. Ĉe anelidoj Bonellia viridis, la ekspono al inaj plenkreskuloj kaŭzas ke la trafitaj larvoj disvolviĝas al maldikaj, duonparazitaj maskloj kiuj estas englutitaj kaj vivas parazite ene de la generila sako de la ino. Ankaŭ la argonaŭtoj havas masklojn kiuj estas etaj kompare kun inoj. En la parazitaj ciripedoj de la genro Sacculina, la maskloj estas etaj, liberaj animaloj, dum la inoj ekzistas nur kiel retecaj histoj ene de siaj gastigantoj. En plej parto de la insektoj koĉoj, la inoj estas tre modifitaj (senokulaj kaj senflugilaj, kun senfunkciaj apendicoj kaj malpliigita segmentado), ligitaj porĉiame al la gastiganta planto, dum maskloj estas ordinaraj, sed fajnaj insektoj, pli etaj kaj kunflugiloj.

 
Ino de Cryptopsaras couesii, lofio, kun masklo ligita ĉe ventro (sago)

Dukromatismo aŭ dikromatismo redakti

Ĉe kelkaj birdoj (plej parto el kiuj estas vadbirdoj kiel la falaropoj kaj la pentrita galinago), inoj havas pli brilajn kolorojn ol maskloj. Ĉar tio estas la malo de la kutima seksa dikromatismo, ĝi nomiĝas inversa seksa dimorfismo.

Psikologia kaj kutimara diferenco redakti

Diferencoj kaŭzitaj de seksaj steroidoj en plenkreskaj reproduktuloj kaj alia kutimaro estis demonstritaj eksperimente en multaj animaloj. En kelkaj mamuloj, la reprodukta kutimaro de seksodimorfaj plenkreskuloj (ekz., pariĝadolordozizo) povas esti ŝanĝita al tiu de alia sekso per kromigo aŭ depreno de androgenoj en feta vivo de frua infanaĝo, eĉ se la plenkreskaj niveloj estas normalaj.

Seksa duformismo en homoj redakti

Seksa duformismo en homoj estas polemika temo, kaj aparte tia kiam rilate al mensa povo kaj psikologa genro. Evidentaj diferencoj inter viroj kaj virinoj inkluzivas ĉiujn trajtojn rilatajn al reprodukta rolo, notinde la endokrinajn (hormonajn) sistemojn kaj iliajn filiologiajn kaj kondutajn efikojn. Tiaj nepridisputataj ekzemploj de seksa duformismo inkluzivas diferencojn je la gonadoj, internaj kaj la eksteraj seksorganoj, mamoj, muskolmaso, kaj la korphararo.

Ekstere la plej sekse duformaj partoj de la korpo estas la brusto, la suba duono de la vizaĝo, kaj la tuta areo inter la talio kaj la genuoj.[10]

 
Plako sur spac-sondilo Pioneer
 
Maskla pelvo
 
Ina pelvo

Supre: Stilizita pribildo de homoj kiu sendiĝis en la satelito Pioneer, montranta ambaŭ masklon (maldekstre) kaj inon (dekstre).
Sube: Komparado inter viraj kaj inaj pelvoj.

La baza metabolo estas ĉirkaŭ 6-procente pli rapida en adoleskantaj knaboj ol knabinoj kaj pliiĝas al ĉirkaŭ 10-procente plia rapideco post pubereco. Virinoj emas grasigi pli multan manĝaĵon, kaj kontraste viroj ŝanĝas pli multan al muskolaro kaj finuzeblaj ĉirkaŭatendantaj rezervoj de energio. En la supra korpoparto, mezvirinoj estas proksimume 52-procente tiom forta kiom la mezviro, kaj en la suba korpoparto ĉirkaŭ 66-procente tiom forta. Viroj emas havi pli densajn, fortikajn ostojn, tendenojn kaj ligamentojn. Tio ebligas al ili pli fortecpostulantan korpolaboradon[11].

Viroj disipas varmecon pli rapide ol virinoj per siaj ŝvitglandoj. La tavolo de subhaŭta graso estas en virinoj pli izola kontraŭ malvarmo, pli absorbanta ekstervarmon kaj malpli retenanta metabolvarmon. Seksaj diferencoj en eltena vetkurado estas malpli signifaj ol en sprinta vetkurado.

Viroj normale havas pli grandajn traĥeojn kaj forkiĝantajn bronkojn, kaj ĉirkaŭ 30-procente pli grandan pulmovolumenon per korpa maso. Ili havas pli grandajn korojn, 10-procente pli multajn eritrocitojn per volumeno da sango, pli multan hemoglobinon, kaj pro tio pli grandan kapaciton de oksigenportado.

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. Gilbert (2000), "4.20. Gamete Production in Angiosperms", U.S. NIH, webpage: 4.20. Gamete/Angio.
  2. «Igualdad entre los generos - Unicef». Plan de Acción para la Igualdad entre los Géneros para 2018-2021, alirita la 3an de Februaro 2021.
  3. Walker, Audrey; Schlozman, Steven; Alpert, Jonathan (2021). Introduction to Psychiatry: Preclinical Foundations and Clinical Essentials. Cambridge University Press. p. 454. ISBN 978-0521279840.
  4. Wilhelm Schneemelcher, Robert McLachlan Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and related writings, Westminster John Knox Press, 2003, ISBN 0-664-22721-X, p. 65.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-28. Alirita 2022-06-18.
  6. Alain Daniélou, Le Kâma sûtra, 1992.
  7. 7,0 7,1 . Lecture on the Shiva Linga. Malaysia Hindu Dharma Mamandram. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 27a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 2023-02-22.
  8. Isherwood, Christopher. (1983) Ramakrishna and His Disciples. Early days at Dakshineswar: Vedanta Press,U.S., p. 48. ISBN 978-0-87481-037-0.
  9. Sivananda. (1996 (web edn. 2000)) Lord Siva and His Worship. Worship of Siva Linga: The Divine Life Trust Society. ISBN 81-7052-025-8.
  10. Gray 1918, Nowell 1926, Green 2000, k. a.
  11. A Glucksman, Sexual Dimorphism in Human and Mammalian Biology and Pathology, (Academic Press, 1981).

Literaturo redakti

  • Alex Comfort, The Joy of Sex, 1972.
  • Arnqvist, G. & Rowe, L. (2005) Sexual conflict. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-12217-2
  • Alberts B, Johnson A, Lewis J, Raff M, Roberts K, kaj Walter P (2002). Molecular Biology of the Cell (4th ed.). New York: Garland Science. ISBN 0-8153-3218-1.
  • Ellis, Havelock (1933). Psychology of Sex. London: W. Heinemann Medical Books. xii, 322 p.
  • Gilbert SF (2000). Developmental Biology (6th ed.). Sinauer Associates, Inc. ISBN 0-87893-243-7.
  • Maynard-Smith, J. The Evolution of Sex. Cambridge University Press, 1978.

Eksteraj ligiloj redakti