Hildegart Rodríguez Carballeira
Hildegart Rodríguez Carballeira, konata ofte simple kiel Hildegart, (Madrido, la 9-an de decembro, 1914 - Madrido, la 9-an de junio, 1933) estis hispana mirinfano, koncipita de sia patrino kiel modelo de la estonta virino. Jam tri-jara ŝi eksciis skribi, kaj okjara parolis ses lingvojn. Ŝi finis la studojn de juro 17-jara kaj estis tre aktiva membro unue de PSOE kaj poste de Partido Federal (Federa Partio). Kiam Hildegart komencis iĝi internacie konata, kaj ĉe ŝia provo distanciĝi de la vivprojekto rezervita al ŝi de la patrino, tiu ĉi pafis ŝin kvarfoje dum ŝi dormis kaj mortigis ŝin.
Hildegart Rodríguez Carballeira | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Hildegart Rodríguez Carballeira | ||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1914 en Madrido | ||||
Morto | 9-an de junio 1933 (18-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Aurora Rodríguez Carballeira vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla • germana • itala • portugala • antikva greka • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Centra de Madrido • Instituto Cardenal Cisneros vd | ||||
Partio | Hispana Laborista Socialista Partio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patrino | Aurora Rodríguez Carballeira vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | seksa edukisto • politikisto • tradukisto • advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La jura procezo estis tre fama kaj populara en la jaroj de la Dua Hispana Respubliko kaj motivigis kaj librojn kaj filmon.
La tuta kazo kuntekstis en la fono de la popolareco de la eŭgeniko dum la tri unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, per kio gepatroj (ĉi-kaze patrino) aranĝas plej akuratan grundon por la kresko de la ido.