Interkrura seksumado

Interkrura seksumado, ankaŭ konata kiel interfemura seksumado, estas ne-penetra seksa praktiko, en kiu viro metas sian penison inter la kruroj de alia viro (aŭ virino, kvankam ĉi tiu agado inter aliseksemoj estas malpli ofta), kaj kun la pelva movado ĝi produktas frotadon ĝis li atingas orgasmon.

Ilustraĵo pri interkrura seksumado inter la dio (Eroso Zefiruso) kaj junulo, verŝajne Hiakinto
La plej frua ekzemplo de interkrura sekso en artaĵo; laŭ la aŭtoro de Greka Erotiko Martin F. Kilmer, ĝi prezentas "la pozicion plej ofte adoptitan". [1]

La interkrura seksumado estis speco de komuna geja seksa praktiko de pederastio en antikva Grekio ĉar penetrema seksumado estis konsiderata humiliga ago por la pasiva membro de la paro. Nuntempe ĝi ne estas tiel komuna praktiko. La biografo de Oscar Wilde diras, ke la verkisto preferis ĉi tiun praktikon anstataŭ anusanbuŝan seksumadon.

Historie, ĝi havis gravecon en socioj, kiuj donis grandan gravecon al la virgeco.