Oscar Wilde
irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto
Oscar Fingal O'Flaherty Wills WILDE [OSka: ŭajld] (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Dublino; mortis la 30-an de novembro 1900 en Parizo) estis irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto.
Oscar Wilde | |
---|---|
![]() irlanda artisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Oscar Fingal O’Flahertie Wills Wilde |
Aliaj nomoj | С.3.3. • Себастьян Мельмот ( Sebastian Melmoth) |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1854 en Dublino |
Morto | 30-an de novembro 1900 (46-jara) en Parizo |
Mortokialo | meningito |
Tombo | Oscar Wilde's tomb |
Lingvoj | angla lingvo • franca lingvo • latina lingvo • antikva greka lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando • Irlando |
Alma mater | Kolegio Magdaleno • Kolegio Triunuo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | William Wilde |
Patrino | Jane Wilde |
Frat(in)oj | Willie Wilde • Isola Francesca Emily Wilde |
Edz(in)o | Constance Lloyd • Lord Alfred Douglas |
Amkunulo | Lord Alfred Douglas |
Infanoj | Vyvyan Holland • Cyril Holland |
Okupo | |
Okupo | poeto • dramaturgo • novelisto • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • verkisto • aŭtoro • prozisto • opiniĵurnalisto • eseisto |
Verkoj | The Importance of Being Earnest La Portreto de Dorian Gray The Canterville Ghost La homa animo sub socialismo |
TTT | |
Retejo | http://www.cmgww.com/historic/wilde/ |
Post studado en Dublino kaj Oksfordo li de post 1879 vivis en Londono, kie li rapide famiĝis pro sia spriteco kaj pro sia ekscentra vivostilo. Post la unuaj literaturaj sukcesoj li faris prelegvojaĝon tra Usono kaj Kanado. En 1895 li pro samseksemo estis kondamnita al dujara malliberigo; siajn spertojn en la malliberejo li poste priskribis en The Ballad of Reading Gaol ("La Balado pri malliberejo Reding"). Wilde mortis malriĉa, soleca kaj alkoholmalsana. Mallonge antaŭ sia morto li konvertiĝis al katolikismo.
Listo de verkojRedakti
- Ravenna (1878)
- The Happy Prince and Other Tales (1888)
- The Picture of Dorian Gray (1891)
- A House of Pomegranates (1892)
- Lady Windermere’s Fan (1893)
- A Woman of No Importance (1893)
- Salome (1893 en franca lingvo, 1894 en la angla)
- An Ideal Husband (1895)
- The Importance of Being Earnest (1895)
Vidu ankaŭRedakti
- De Profundis, letero al lia iama amulo Lordo Alfred Douglas
- Telenio atribuita al Oscar Wilde
En Esperanto aperisRedakti
- La najtingalo kaj la rozo (tr. Otto Simon, Lingvo Internacia, 1906, p. 284-289)
- Salome, dramo en unu akto (= Esperanta Teatro Internacia 1). Tradukis Hendrik Bulthuis. Amsterdamo: Veldt, 1910. 39 paĝoj.
- Salome, dramo en unu akto. Tradukis CHIF Toshio. Japana Esperanta Esperantokooperativo, 1973. 51 paĝoj.
- La graveco de la fideliĝo (The Importance of Being Earnest) (= Esperantaj Kajeroj 9). Tradukis William Auld. Manĉestro 1987. 79 paĝoj. ISBN 0-9505323-7-1
- La balado de prizono Reding (The Ballad of Reading Gaol) (= Fonto-Serio 25). Tradukis Leopoldo Knoedt. Ŝapekoo: Fonto, 1993. 77 paĝoj.
- La homa animo sub socialismo; El “De profundis”; Frazoj kaj filozofioj por uzado far junuloj. Tradukis Kris Long. En: Liberecanaj pensoj. Beauville: SAT-Broŝurservo, 1999.
- La feliĉa princo (The Happy Prince). Tradukis Nikolao Griŝin.
- La Modela Milionulo (The Model Millionaire) tradukis Detlef Karthaus
- Salomeo, bildstria parodio de Serge Sire, La KancerKliniko-103. unua paĝo dua paĝo tria paĝo kvara paĝo
- La portreto de Dorian Gray (The Picture of Dorian Gray) tradukis Aitor Arana, Amorebieta, 2012 ISBN 978-84-15-50819-9