Hendrik Bulthuis en 1906

Hendrik Jan BULTHUIS [bilthejs] (naskiĝis la 15-an de septembro 1865 en Warfum, en la provinco Groningen, mortis en 1945) estis nederlanda esperantisto, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, originala romanisto, tradukanto kaj verkisto.

Enhavo

Esperanta agadoRedakti

En sia juneco Bulthuis estis volapukisto, en 1899 li ricevis diplomon en Volapuko kiel ĉefinstruisto. En 1901 Dreves Uitterdijk sendis al li lernolibron de Esperanto kaj post tiu tempo li estis esperantisto. Bulthuis multe korespondis kun alilandaj e-istoj, multe propagandis Esperanton, precipe en Hago, gvidis kursojn, funkciis kiel sekretario de ekzamena komitato de ĝia starigo ĝis la 1930-aj jaroj. De 1910 li estis membro de la Lingva Komitato.

VerkojRedakti

Post la emeritiĝo en 1924 li laboris nur por Esperanto - kiel originala romanisto, tradukanto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj, Bulthuis estas unu el la plej persistaj laborantoj en la Esperanta kampo. Ekde 1907, kiam aperis lia Du Biletoj, tradukita el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojn kaj broŝurojn - Neniam estas pli bone ol malfrue, komedio tradukita el la angla, ŝajne lia unua presita verkaĵo, aperis en la literatura aldono de Lingvo Internacia en 1905. Li famiĝis precipe pro trio de longaj originalaĵoj:

  • 1923 - Idoj de Orfeo, malgraŭ iuj nekredeblaĵoj, markis sian aŭtoron klara stilisto kaj homo de elstara rakontista talento. Ankoraŭ ĝi restas eble la plej populara el liaj ĉefverkoj kaj troviĝas en la "Baza legolisto" de William Auld.
  • 1926 - Sekvis tiun la naive simpla Jozef kaj la Edzino de Potifar, kaj
  • 1928 - La Vila Mano, intimkona bildo el kamparana nederlanda vivo, en kiu ankoraŭ montriĝas lia emo al neverŝajneco.
    • traduko en la nederlandan, kun la titolo De Taveerne van Piet Rabbel aperis en 1977 ĉe J. N. Voorhoeve, Den Haag. Tradukis D.A. Laansma kunlabore kun Rico Bulthuis.
  • 1938 - Inferio, naivuloj el nekonata insulo vizitas civilizitan mondon kaj miras pri ĝia krimeco.

Sekvavice gravaj estas liaj tradukoj, kiujn Enciklopedio de Esperanto opinias "grandiozaj":

Kiel poeto Bulthuis eldonis nur La du Ŝipoj, 1909, pro kiu li ricevis premion el Barcelono.

Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritan Onklo el Ameriko, 1922, dramon Malriĉa en Spirito kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910 Salomeo, dramon de la anglo Oscar Wilde.

El liaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukoj Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1921, kaj Josefa, 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928 Karaktero, el la nederlanda de Luiscius (tiu verko aperis ankaŭ en la finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj, tradukitaj ĉiuj el la Esperanta teksto).

Liaj naŭ leglernolibroj, plejparte por nederlandaj geetuloj, kaj lia porjunula reverko de Robinsono Kruso, estas konscience faritaj. - Laŭ Enciklopedio de Esperanto Bulthuis ankaŭ laboris pri traduko de Don Kiĥoto el la hispana, kiu tamen ne aperis. Laŭ la sama fonto li verkis ankoraŭ romanon por junuloj.

 
Subskribo de Bulthuis el 1927.

La plej longtrakta komentariisto de la verkoj de Bulthuis estas Nikolao Nekrasov, kiu verkis ampleksajn kritikojn pri liaj originalaj romanoj laŭ marksisma vidpunkto por la antaŭskisma revuo La Nova Epoko (okt. 1929 ĝis febr. 1930) kaj por la postskisma La Nova Etapo (1932).

Reginald Banham en EdE juĝas: "La stilo-lingvaĵo de B. estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al "impresionisma" eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia "evoluiganto" de nia lingvo".

Biografioj pri BulthuisRedakti

Fotoj de BulthuisRedakti

  • Foto kun la edzino en Ĉikago en La Praktiko 1936/8 (56), p. 7.

TradukojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti