Jane Eyre

romano far Charlotte Brontë

Jane Eyre [ĝejn ea], estas romano verkita de la angla verkistino Charlotte Brontë, ĝi aperis en 1847 kaj estas unu el la apogeoj de la mondliteraturo. Oni faris sennombrajn adaptojn por teatro, filmo kaj televido.

Jane Eyre
Jane Eyre
Jane Eyre
Aŭtoro Charlotte Brontë
Eldonjaro 1931
Urbo Zutphen
Eldoninto W.J. Thieme & Cie
Paĝoj 493
vdr

La rakonto pritraktas la guvernistinon Jane Eyre, kiu, kvankam fizionomie nebela, gajnis la amon de sia enigma dunganto Edward Rochester. Ŝi tamen rivelis ke li jam edziĝis, kvankam kun virino kiu montriĝis esti freneza.

Hendrik Bulthuis esperantigis la romanon. La 493-paĝa traduko aperis en la jaro 1931 ĉe eldonejo W.J. Tieme & Cie en Zutphen.

Recenzoj redakti

 
 Charlotte Brontë estas fama angla romanverkistino kies verkojn oni komparas kun tiuj de Thackeray. Jane Eyre esas ŝia unua romano en kiu speguliĝas la jaroj de ŝia juneco. Ĝi aperis en 1847 kaj fariĝis klasika fame konata precipe en Anglujo kaj Usono.
La heroino de l' verko, orfino vivas en la hejmo de onklino malagrable, kruela, poste en orfinejo en malmilda medio kiel lernantino kaj kiel instruistino, poste ŝi fariĝas guvernistino. Ŝi batalas por atingi feliĉon. La batalo estas severa meze de teruraj scenoj dramecaj kiuj tre impresas, sed fine ŝi venkas la sorton. Ŝi estas feliĉa. Ĉu la traduko el la angla lingvo estas bona? Tio estas duba ĉar la tradukinto ne estas anglo. Tamen la nomo de Bulthuis estas konata kaj eble li kontroligis la tradukon de angla samideano. Bona estas lia stilo kaj valoras estas la verko kiu meritas troviĝi en biblioteko flanke de la perloj de nia literaturo. 
— 1933(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 807
 
 Mi ne ŝatas legi romanojn entute ne tiajn longajn. Tarnen mi komencis por fini (kiel kutime) la legadon post kelkaj paĝoj, sed — mi ne finis. Ne pro scivolemo, kio fariĝos el la malgranda orfino Jane Eyre; kian sorton havos tiu ekstreme delikat-sentema knabino, kies koro en juneco ne sentis sunbrilon kaj dum la tuta vivo estis skuita de seninterrompaj ondoj de l’ sorto. — Sed mi restis katenita al la pentre klara priskribo de la „granda kaj malgranda mondo“, al la mirige detale sed tamen ne enuige priskribitaj bagatelaĵoj, kiuj tamen faras preskaŭ la tuton de la homa vivo. Oni kvazaŭ trairas ĝardenon, serĉante nenian grandan, gravan, tamen travivante en bela ofte ekscitiga sonĝo tutan longan vivon frakasatan de ŝajne senjusta, senkompata sorto kaj spite tio ekkonante, ke la propra memo estas la forĝisto de la feliĉo. La enhavo de la romano estas al multaj germanaj legantoj konata el la teatrajo: „La Orfino de Lowood“, Charlotte Birch-Pfeiffer (1800—1868), kiu por siaj teatraĵoj eluzis la plej famajn romanojn kaj novelojn de la mondliteraturo, transverkis ankaŭ nian romanon. Ĝi pentras la vivon de orfino en malhejmeca domo ĉe parencina vidvino al ŝi kruela, turmentema, en orfinejo Lowood kiel lernantino kaj instruistino, en Thornfield kiel guvernistino, amata de sia ĉefo Rochester, kaj amanta lin ĝis la altaro, de kie ŝi antaŭ la sankta kuniga ago pro anim-delikateco fugis al granda suferado, ĝis kiam ŝi farigis memstara instruistino kaj fine atingis feliĉan kunvivon edzinan kun tiu de ŝi sole amata viro. Profunde vi enrigardas animojn, sed animojn de la Romantika Tempo pro tio iomete nrkutimaj al ni.

La tradukinto laŭ sia diro en la antaŭparolo uzis la anglan originalon kaj ankaü germanan kaj holandan tradukojn, por ke la verko ricevu sufiĉe internacian kompreneblon. Nu, pri la lingvo Esperanto en la tradukaĵo ni povas ŝpari vortojn, ĉar jam ĉiu komencanto konas la nomon Bulthuis, ano de la LK.

La verko estas ree unu valora perlo en la Esperanto-Literaturo
— Ludw. S. Aŭstria Esperantisto n.82 (dec 1931)

Eksteraj ligiloj redakti