Sorto

antaŭdestinita kurso de la eventoj

Sorto rilatas al destinitaj sinsekvoj de okazoj. Sorto estigas antaŭfiksitan estontecon individuan aŭ ĝeneralan. Tiu ĉi koncepto baziĝas en la kredo ke ekzistas ordo natura en la universo. Unuaflanke sorto estas vidata kiel personigita potenco alta, kiu sen homa kunago influas grave la vivon individuan (ekz. "Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas."). Aliaflanke sorto estas komprenata kiel neinfluebla aldonito al homo aŭ grupo, do esprimo nepersona potenco(j) - ekzemple: "Sian sorton neniu evitos." Ankaŭ ekzistas la ideo, ke homo povas ŝanĝi sian sorton, do ĉiu estas kunligita kun la sorto de la alia ("Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.").

La Nornoj difinas per sia teksado la destinojn de homoj.

La sinteno kontraŭ la sorto povas esti

  • kompleta kapitulaco (fatalismo)
  • la kredo je ebleco subigi ĝin
  • la neado sorton per la libera volo.

El la kredo je antaŭfiksita sorto estiĝis la koncepto per aŭgurado diveni la estontecon.

Epikurismo, unu el la ĉefaj skoloj de greka filozofio, instruas, ke sorto ne estas la produkto de malbona aŭ bona volo de dioj, sed estas produkto hazarda. Aldone, ĉar la animo ne estas senmorta, oni ne zorgu pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.

En la kristanismo staras anstataŭ la sorto la ideo de dia providenco (predestino).

Laŭ Hinduismo estas la sorto en ĉi tiu vivo la rezulto de pasintaj faroj. La estonta feliĉo dependas de la nunaj faroj (la doktrino de karmo).

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri sorto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. 
  •  
     Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta. 
  •  
     Sorto donas favoron, sorto donas doloron. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-26.