La Rado de Fortuno

filozofia kaj mitologia koncepto

La Rado de Fortuno, aŭ Rota Fortunae, kiel koncepto de antikva kaj mezepoka filozofio simboligas la kaprican naturon de la sorto (fatum en latina). La radon oni asocias al la romia diino Fortuna (en greka Tikeo) kies mano girigas la radon hazarde, ŝanĝante la poziciojn de tiuj kiuj estas en la rado: kelkaj suferas grandajn malbonaĵojn, dum aliaj akiras neatenditajn akirojn: la «ŝanĝiĝemo de la fortuno» kiel memorigo de «la efemereco de la mondaj aferoj».[1]

Bildo el De casibus virorum illustrium de Giovanni Boccaccio kiu montras Sinjorinon Fortuno girigante sian radon.

La metaforo jam estis stereotipo en la Antikveco, pri kio plendis Tacito en Dialogus de oratoribus, sed ĝi iĝis tre populara en la Mezepoko pro sia traktado en la Konsolo de filozofio de Boecio (jaro 523). Ĝi iĝis ofta bildo en la manuskriptoj de tiu verko, montrita poste en diversaj formatoj, en kiuj Fortuna, ofte kun vinditaj okuloj girigas grandan radon de la tipo tiam uzita en la akvomuelejoj, en kiu oni inkludas reĝojn kaj aliajn altnivelajn figurojn.

Historio

redakti

La koncepto jam ekzistis en Babilono, en Klasika Grekio, kaj en la tuta greklatina antikveco (kun fruaj imagoj kiel tridimensia sfero kaj ne dudimensia rado), krom en Antikva Hindujo (Bhavacakra). En grek-latina kulturo traktis la temon ekzemple Marko Pakuvio kaj Vettius Valens. Tra Boecio ĝi pasis al la mezepoka literaturo, ekzemple en Hispanio la Markizo de Santillana (Diálogo de Bías contra Fortuna), Juan de Mena (Laberinto de Fortuna), Jorge Manrique kaj La Celestina; en Britio Everyman (ĉirkaŭ 1495) kaj Geoffrey Chaucer; en Italio Dante en la "Infero" de La Divina Commedia, ktp.

Granda parto de la aktuala populareco de la temo devenas el mezepoka kantaro Carmina Burana, kiun poste muzikigis en 1935-36 Carl Orff (Carmina Burana). Fakte kelkaj de la plej konataj poemoj de la kolekto nomiĝas "Fortuna Imperatrix Mundi (Fortuna, imperiestrino de la mondo)", "Fortuna plango vulnera (Mi bedaŭras pro la vundoj de la fortuno)" kaj "O Fortuna (Ho, Fortuna)".

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Fanego Pérez, Tomás (2015). «"Consolatoria super obitu inclyti principis Hispaniarum Iohannis" de Alfonso Ortiz: edición crítica, traducción y comentario». doktoriga disertacio (Universidad Complutense de Madrid): 33-34. Konsultita la 31an de julio 2023.

Eksteraj ligiloj

redakti