Carmina Burana

kolekto de kantoj de goliardoj

Carmina Burana (prononce /KARmina/), konata ankaŭ kiel Codex Buranus aŭ kantaro (de la monaĥejo) de Beuern,[1]​ estas kolekto de kantoj de goliardoj de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, arigitaj en manuskripto trovitaj en Benediktbeuern (Bura, en latina, de kie Burana), Germanio, en la 19-a jarcento kiuj iĝis fame konataj per samnoma kantato, verko de la germana komponisto Carl Orff.[2]

Carmina Burana
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Mezepoka latino
Eldonado
Eldondato 1847
vdr

Priskribo

redakti

La kodekso estas manuskripto kun plurkoloraj ilustraĵoj datita de antaŭ la 13-a jarcento kiu grupigas kantojn de diversaj geografiaj devenoj, komponita per 112 pergamenaj folioj, por totalo de 228 poemoj (plus kelkaj komplementaj materialoj) kiuj,[3] Laŭ ĝenerala kredo, oni kompilis ilin ĉirkaŭ 1230,[4]​ probable en la benediktana abatejo de Seckau aŭ en la konvento de Neustift, ambaŭ en Aŭstrio.

La plimulto de la poemoj kaj kantoj ŝajnas, pro sia diboĉema, kritikaj malrespektema stilo, verkoj de goliardoj,[5]​ nome klerikoj aŭ studentoj kiuj vagadis diboĉeme en epoko en kiu latino estis la lingvafrankao en okcidenta Eŭropo. Tamen la kompilaĵo uniformas nek laŭteme nek lingve: kvankam estas tekstoj ĉefe en mezepoka latino (ne en klasika metriko), estas ankaŭ partoj verkitaj en antikva mezaltgermana lingvo kaj aliaj kun restaĵoj de malnovfranca lingvo, eĉ kelkaj el ili estas en latinaĉo: miksaĵo de latino kun popolaj germana aŭ franca.

Enhavo

redakti
 
La arbaro.

En tiuj poemoj oni montras la ĝuon por la vivo kaj la intereson por la surteraj plezuroj, por la volupta amo kaj la ĝuo de la naturo, kaj per satira kritiko al la sociaj kaj ekleziaj tavoloj, havigas rigardon kontraŭ tiu disvolvigita en la 18-a kaj dua duono de la 19-a jarcento pri la Mezepoko kiel «malhela epoko».

En Carmina Burana oni satirigas kaj kritikas ĉiujn sociajn klasojn ĝenerale, speciale la povopovajn personojn de la monarkio kaj ĉefe de la klerikaro. La plej karakteraj komponaĵoj estas la Kontrafakturen, kiuj imitas ritme la ekleziajn litaniojn por satirigi la dekadencon de la Roma kurio, aŭ por laŭdi la amon, la ludon kaj ĉefe la vinon, en la tradicio de la carmina potoria. Aliflanke, oni rakontas faktojn de la Krucmilitoj, same kiel rabadojn de junulinoj fare de kavaliroj.

Aliflanke, la kantaro koncentriĝas konstante en laŭdoj al destino kaj la sorto (fortuno), kun naturaj kaj ĉiutagaj elementoj, inkludante longan poemon kun la priskribo de kelkaj animaloj. La gravo de tiu serio de mezepokaj tekstoj konsistas en tio ke ĝi estas la plej granda kaj antikva kolekto de versoj de nereligia karaktero de la mezepoko, ĉar la kutimo estis la kreado nur de religiaj literaturaj verkoj.

 
Ludo kaj vino. Ludus duodecim scriptorum, simila al Triktrako.

La kolekto estas dividita en ses partoj, nome la jenaj:

  • Carmina ecclesiastica (kantoj pri religiaj temoj).
  • Carmina moralia et satirica (moralaj kaj satiraj kantoj).
  • Carmina amatoria (amkantoj).
  • Carmina potoria (kantoj pri drinkado, kaj parodioj).
  • Ludi (religiaj temoj).
  • Supplementum (versioj de la antaŭaj, kun kelkaj variaĵoj).

Eble la plej famkonataj tekstoj estas O Fortuna (pri fortuno) kaj In taberna quando sumus (pri drinkado). Sed ilia populareco rilatas ĉefe al la kantata versio fare de Carl Orff.

Kantata versio fare de Carl Orff

redakti
 
Ludado de la verko.

Kvankam ekzistas aliaj versioj, la plej fama estas la samnoma verko de Carl Orff (1895-1982), germana komponisto kiu povas esti enkadrigita ene de la tendenco de la muzika novklasikismo. Lia versio, komponita inter 1935 kaj 1936, estis premierita la 8an de junio 1937 en la Alte Oper de Frankfurto ĉe Majno, reĝisorita de Oskar Wälterlin.[6]Carmina Burana allogis Orff pro la diverseco de ĝiaj versoj, kiuj estis kaj bonhumoraj kaj tristaj aŭ sugestaj. Tial li elektis ĉirkaŭ du dek tekstojn kaj aranĝis ilin en krudaj kantoj por soloistoj kaj ĥoro, akompanataj per instrumentoj. Kiel tuto, la verko de Orff konsistas el enkonduko, tri partoj kaj finon, kun totalo de 25 pecoj, nome la jenaj:

Fortuna imperatrix mundi
1. O Fortuna latina
2. Fortune plango vulnera latina
I – Primo vere
3. Veris leta facies latina
4. Omnia sol temperat latina
5. Ecce gratum latina
Uf dem Anger
6. Tanz  
7. Floret silva latina
8. Chramer, gip die varwe mir germana
9. a) Reie  
   b) Swaz hie gat umbe germana
   c) Chume, chum, geselle min germana
   d) Swaz hie gat umbe germana
10. Were diu werlt alle min germana
II – In taberna
11. Estuans interius latina
12. Olim lacus colueram latina
13. Ego sum abbas latina
14. In taberna quando sumus latina
III – Cour d'amours
15. Amor volat undique latina
16. Dies, nox et omnia latina/franca
17. Stetit puella latina
18. Circa mea pectora latina/germana
19. Si puer cum puellula latina
20. Veni, veni, venias latina
21. In trutina latina
22. Tempus est iocundum latina
23. Dulcissime latina
Blanziflor et Helena
24. Ave formosissima latina
Fortuna imperatrix mundi
25. O Fortuna latina

Referencoj

redakti
  1. «Los goliardos. La lírica profana medieval». Arkivigite je 2021-09-17 per la retarkivo Wayback Machine Mito | Revista Cultural. 9a de februaro 2014. Konsultita la 26an de aprilo 2020.
  2. alma, En cuerpo y (9a de oktobro 2014). «De los Carmina Burana, cánticos profanos hallados en un monasterio benedictino». en [1]. Konsultita la 26an de aprilo 2020.
  3. «In taberna quando sumus». En [masegosa.webs.uvigo.es]. Konsultita la 26an de aprilo 2020.
  4. «"Carmina Burana", Cantos de amor y desazón». Melómano Digital - La revista online de música clásica. 10a de marto 2012. Konsultita la 26an de aprilo 2020.
  5. David Hernández de la Fuente (10a de februaro 2018). «Goliardos: Vuelve la canalla de la Edad Media». La Razón. Konsultita la 26an de aprilo 2020.
  6. «La historia detrás de Carmina Burana». Diario de Cuyo. Konsultita la 26an de aprilo 2020.

Vidu ankaŭ

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmina Burana en la hispana Vikipedio.