Benediktbeuern
komunumo en Germanio
Benediktbeuern - prononco [benediktBOJan] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 3 602 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Benediktbeuern, kiu krome konsistas nur el la norde najbara komunumo Bichl.
Benediktbeuern | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Benediktbeuern | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Poŝtkodo | 83671 | |||||
Aŭtomobila kodo | TÖL | |||||
Oficiala Municipokodo | 09173113 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Georg Rauchenberger | |||||
Adreso de la administrejo | Prälatenstr. 7 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 3602 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 42′ N, 11° 25′ O (mapo)47.70666666666711.411666666667Koordinatoj: 47° 42′ N, 11° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 617 m | |||||
Areo | 37,86 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.benediktbeuern.de/ | |||||
La komunumo ekestis ĉirkaŭ historia benediktana monaĥejo, kies barokaj konstruaĵoj daŭre altiras multajn turistojn. En la tradiciaj ejoj nun okazas ankaŭ nereligiaj konferencoj; ekzemple la esperantista kuracisto Thomas Pusch tie en pluraj po dusemajnaj seminarioj ricevis parton de sia psikoterapiista eduko.