Antikvaj verkoj

(Alidirektita el Antikveco)

Antikvaj verkoj estis skribitaj versforme, ĉar kiam la homoj ne ankoraŭ regis skribadon la poezia maniero helpis la memoron daŭre konservis la tekstojn. Tio ne signifas, ke alia literaturo ne ekzistis tiam, sed male tutcerte ankaŭ prozaj parolaj rakontoj ekzistis, sed ili ne restis skribe ĉar tio ankoraŭ ne estis uzata, do tiuj tekstoj ŝanĝegis dum jarcentoj, modifiĝis kaj ne estas facile rekonstruataj.

Komencoj de multaj civilizacioj estis tiuj versaj tekstoj kiuj pli malpli markas la devenon de ties kulturoj, tio okazis ekzemple en la greka civilizacio per tiuj tekstoj de Homero pri la milito de Trojo kaj pri la vojaĝoj de Odiseo. Same okazis en la latina civilizacio per Eneido. La istoj kiuj dediĉis sin al dirado aŭ kantado de tiuj tekstoj tutcerte teatrumis kaj helpiĝis per ritmaj rimedoj parkerigi la tekston.

Similaj cirkonstancoj okazos jarmilon poste kiam ekis en Eŭropo novaj civilizacioj, nome la franca kiam oni kantis La Chanson de Roland au la hispana kiam estis komponata la Cantar de Mio Cid.