William Makepeace Thackeray
William Makepeace THACKERAY (n. la 18-an de julio 1811, m. la 24-an de decembro 1863) estis angla verkisto kiu famas precipe pro siaj romanoj.
William Makepeace Thackeray | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Makepeace Thackeray | ||
Naskiĝo | 18-an de julio 1811 en Kolkato | |
Morto | 24-an de decembro 1863 (52-jaraĝa) en Londono | |
Tombo | Kensal Green Cemetery (en) vd | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Alma mater | Trinity College Charterhouse School (en) Universitato de Kembriĝo vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Richmond Thackeray (en) vd | |
Patrino | Anne Becher (en) vd | |
Gefratoj | Thomas Thackeray (en) vd | |
Edz(in)o | Isabella Gethen Creagh Shawe (en) (1837–) vd | |
Infanoj | Anne Isabella Thackeray Ritchie (mul) , Harriet Stephen (en) , Jane Thackeray (en) vd | |
Parencoj | Virginia Woolf (nepino) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Michael Angelo Titmarsh • George Fitz-Boodle • Ikey Solomons vd | |
Okupo | verkisto romanisto prozisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Vanity Fair | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiThackeray naskiĝis en Kolkato, Barato, kie lia patro Richmond Thackeray estis oficisto de la Brita Orienthinda Kompanio. Li edukiĝis en Anglio. En 1829 li eniris Trinity College (Kembriĝo), sed li forlasis ĝin sendiplome la sekvantan jaron. Li vojaĝis tra la ĉefaj landoj de Eŭropo, renkontante Goethe, antaŭ ol studi - denove sendiplome - juron ĉe Londono.
Kiam li atingis 21 jarojn, li ricevis valorajn heredaĵojn kiujn li post nelonge plejparte perdis per vetado, malsukcesa financo de du novaj gazetoj, kaj la nesolventeco de du barataj bankoj. Por vivteni sin, li studis pentrarton en Parizo, sed tio ne iĝis lia profesio (kvankam li ilustris plurajn siajn verkojn).
La 20-an de aŭgusto 1836 li edziĝis al Gethin Shawe (1816-1893). Ili havis tri filinojn:
- Anne Isabella (1837-1919), kiu iĝis verkisto
- Jane (n. kaj m. 1837)
- Harriet Marian (1840-1875)
Por vivteni sian familion Thackeray eniris literaturan karieron. Liaj unuaj verkoj eldoniĝis en revuoj.
Post la nasko de ŝia tria filino, lia edzino suferis pro depresio. Ĉar pro tio li ne povis verki hejme, Thackeray pasis multe da sia tempo aliloke, sed septembron 1840 li kaj lia edzino eliris al Irlando. Surŝipe ŝi klopodis dronigi sin, kaj ili revenis hejmen. Fine ŝi prizorgiĝis en Pariza kuracejo.
Dum la frua 1840-a jardeko Thackeray eldonis plurajn librojn, sed tio kio ja furoris estis Vanity Fair, kiu aperis en partoj ekde januaro 1847. Dum la resto de sia vivo li ĝuis grandan literaturan sukceson. Dufoje li prelegis en Usono. En 1860 li nomumiĝis redaktoro de grava nova revuo, la Cornhill Magazine.
Dum la 1850-a jardeko li suferis pro uretra malsano. La 24-an de decembro 1863 li mortis pro ikto.
Ĉefaj romanoj
redakti- Catherine (1839-1840)
- The Luck of Barry Lyndon (1844) el kiu oni faris filmon Barry Lyndon
- Vanity Fair (1848: ĝenerale taksata kiel lia majstroverko)
- Pendennis (1848)
- The History of Henry Esmond (1852: historia romano)
- The Newcomes (1855)
- The Rose and the Ring (1855: porinfan-romano)
- The Virginians (1857-1859)
- The Adventures of Philip (1862)