Jozef kaj la edzino de Potifar

Romano en Esperanto verkita de Hendrik Bulthuis
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jozef kaj la edzino de Potifar (aŭ Idoj de Merkuro kaj Eroso) [1][2] estas 388-paĝa romano de Hendrik Bulthuis, originale verkita en Esperanto en du partoj. Ĝi aperis en 1926 ĉe Heroldo de Esperanto en Kolonjo.

Jozef kaj la edzino
de Potifar
Jozef kaj la edzino de Potifar
Jozef kaj la edzino
de Potifar
Aŭtoro Hendrik Bulthuis
Eldonjaro 1926
Urbo Horrem bei Köln
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 200
vdr

La ĉefrolulo de la romano estas Jozef-Ĉifoneto, filo de ŝtelisto kaj murdisto, dotita per nobla kaj virtema animo elkreskas inter krimuloj konservante la purecon de sia koro.

Recenzoj

redakti
 
 Spritaj lokoj, amuzaj ĉapitroj, lerta aranĝo, bonstila prozo. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 185
 
 Dua romano de la konata aŭtoro de "Idoj de Orfeo". La temo estas malpli fantazia. La aventuroj de Ĉifoneto kaj Berta kiuj okazas samtempe en granda nederlanda urbo estas foje iom infanaj aliparte neverŝajnaj mankas belaj aventuroj naskantaj entuziasmon kaj la personoj malgraŭ la intenco al realism verko ne aperas kiel vivantaj estuloj. Oni devas tamen diri, ke la libro, malgraŭ sia stranga titolo, enhavas spritajn paĝojn, amuzajn ĉapitrojn, lertan aranĝon kaj estas plezuro legi glate kaj flue tian bonstilan prozon. 
— Historio de Esperanto II, p. 626-627.
 
 Kiel montras la subtitolo de la romano, la aŭtoro priskribas la interesan vivon de la idoj de Merkuro — la ŝtelistoj kaj de l’idoj de Eroso — la geamantoj. La ĉefheroo de l'romano estas Jozef-Ĉifoneto, filo de unu ŝtelisto kaj murdisto. Ĉifoneto, dotita per nobla kaj virtema animo de sia patrino elkreskas inter rabistoj kaj ŝtelistoj konservante la purecon de sia koro.

Interesa en la romano estas ne la fabulo mem, sed la apartaj momentoj kaj okazintaĵoj en la vivo de la herooj: vivo en subtegmentejo, prirabo de preĝejo, vivo en malliberejo, pendigo de Lamulo, akrobata vivo de Ĉifoneto, tragedio de liftoknabo. Sed la plej interesa momento estas la malrapida kaj nerimarkebla naskiĝo de forta kaj sincera amo inter Ĉifoneto kaj Jempsar (la edzino de Potifar). En la tuta duvoluma romano mi trovis nur tri preserarojn. La stilo kaj la lingvaĵo de la aŭtoro

estas laŭdinde klara kaj neriproĉinda. 
— Bulgara esperantisto j09_n08_apr. 1928
 
 Bulthuis estas unu el la plej diligentaj E.-verkistoj, al kiu nia literaturo dankas sufiĉe grandan kaj ne malaltvaloran pliriĉigon. Ĉi tiun fojon li verkis originalen romanon, kiun certe la plejgranda parto de la abonantoj de „Heroldo“ jam konas kaj de kiuj multaj siatempe kun malpacienco atendis ĉiun novan numeron. Ni sincere kaj malkaŝe konfesas, ke inter tiuj estis ankaü mi. Tial mi tre miris, leginte recenzon, kiu, kvankam tre gentile, tamen sufiĉe akre, kelkloke eĉ tro severe kritikas la verkon. Nu, ĉiu homa faritaĵo estas certagrade kritikinda, ankaŭ la kritiko mem. Ni do rigardu, kion oni riproĉas al la malfeliĉa aŭtoro, kaj ekzamenu objektive, ĉu ĉiu riproĉo estas ankaü ĝusta kaj justa. Al mi ŝajnas, ke la plimulto de la cititaj kvazaŭ eraroj estas nur presaj, pro kiuj respondas unuavice la kompostisto kaj korektisto, sed ne la aŭtoro. Bulthuis estas tro bona esperantisto, por ne scii la diferencon inter pasi kaj pasigi, aŭ inter da kaj de. Preskaŭ ĉiuj aliaj riproĉoj estas refuteblaj aŭ almenaŭ pridiskutindaj. Mi ekzemple ne komprenas, kial oni ne diru, transiris la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon, enkuris la ĉambron ktp. Eĉ la apliko de akuzativo anstataŭ dativo estas tute laŭregula, se ne dependas dua komplemento de la sama verbo. Tial estas ankaŭ la frazo, nova heliĝo ebligis lin vidi, absolute ne riproĉinda (vidu Zamenhof: „Subtenu nin, forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron"). Mi konsentas, ke la amplekso de la romano povus esti malpli granda kaj kelka ĉapitro pli konciza, — tiun pri la mortigo de Lamulo mi eĉ preferus tute ne skribita, — sed la aserton, ke la agantaj personoj de la romano estas nur idoj de la fantazio kaj ne prenitaj el la reala vivo, mi konsideras ne pruvita, ja eĉ ne pruvebla, ĉar la vivo superas ĉirilate la plej fantazian poeton, same kiel la naturo la plej grandan artiston. Do Berta kaj Jozef estas miaopinie tute bone imageblaj karaktertipoj, spite de la pli ol suspektinda medio, en kiu ili vivis. Ankaŭ el marĉa fundo kreskas belegaj floroj!
Se mi nun ankoraŭ rimarkigas, ke nia aŭtoro estas ekstreme konscienca fundamentano, kiu, evitante ĉiun neologismon, tamen majstras la lingvon belstile kaj kun admirinda lerteco, mi finis mian recenzon pri ĉi tiu bonega verko, kiun mi varme rekomendas al la samideanaro. 
— Franz Zwach. Aŭstria Esperantisto n.41 (mar 1928)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4863, paĝo 408
  2. literumita kiel "Jozef kaj la Edzino de Potifar" ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 106, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

redakti