Franz ZWACH (cvaĥ), aŭstro-germano, kolonelo. Naskiĝis en la 29-a de septembro 1856 en Telč, mortis en la 21-a de marto 1928 en Vieno. Fariĝis Esperantisto 1906 en Lvivo. Estis membro de Internacia Kuratora Komitato de IEMW, honora membro de diversaj Esperanto-societoj, Lingva Komitano. Lernis la Braille-skribon por korespondi kun blindaj Esperantistoj.

Franz Zwach
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1856 (1856-09-29)
en Telč
Morto 21-an de marto 1928 (1928-03-21) (71-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperantogermana
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Franz Zwach naskiĝis en Telč, Moravio, la 29-an de septembro 1856, estante filo de la tiea kuracisto palaca. Li elektis la oficiran karieron. Li edziĝis al ankaŭ esperantistino Valerie Zwach.

Esperanto

redakti

En 1906, ĉe kegloludado, d-ro Skalkowsky-Lemberg menciis en societa rondo Esperanton, Zwach ekinteresita, aĉetis libreton pri ĝi. Post ok tagoj jam li povis ekparoli al la doktoro en Esperanto.

Li estis elektita por Lingva Komitato per 83 voĉoj en 1928, sed mortis antaŭ la fino de la balotado.

Li estis honora membro de „Unua Esperanto-Unuiĝo“, „Danubio“, „Fideleco“ kaj „Rondo de Blinduloj“.

Verkoj

redakti

Tradukis: „Poeziaĵoj“ de Schiller; La Malŝparulo de Ferdinand Raimund, prezentita en la 16-a UK, kaj „Altarbaro“ de Adalbert Stifter (manuskripto), tekstojn en „Katolika Kantaro“, verkis multajn zorge pripensitajn, belstile skribitajn recenzojn en la aŭstriaj Esperanto-gazetoj. Li tradukis ankaŭ Zamenhofajn poemojn en la germanan lingvon kaj verkis originalajn poemojn.