Imperiestro kaj Galileano

Imperiestro kaj Galileano - norvege Kejser og Galilæer - estas historia, filozofia dramo de Henrik Ibsen en du larĝaj partoj de po kvin aktoj: Apostatiĝo de Cezaro kaj Imperiestro Juliano. Al Esperanto ĝin tradukis Hendrik Bulthuis. La eldono de 1930 havis 276 paĝojn. La precipa personaĵo estas Juliano la Apostato, la lasta nekristana imperiestro de la Romana Imperio.

Imperiestro
kaj Galileano
Imperiestro kaj Galileano
Imperiestro
kaj Galileano
Aŭtoro Henrik Ibsen
Eldonjaro 1930
Urbo Zutphen
Eldoninto W.J. Thieme & Cie
Paĝoj 276
vdr

Recenzoj redakti

 
 La teatraĵon verkis Ibsen por elverŝi sian pripensadon. La precipa temo estas la interbatalo de kristanismo kontraŭ la roma diaro. La Esperantigo estas bone plenumita. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 118
 
 El la teatraĵoj de Ibsen ni posedis nur la tradukon de Bünemann Reaperantoj duobla kajereto de la bona Internacia Esperanto Biblioteko. Nun aperas pli ampleksa verko, dramo en kvin aktoj.
Ĉefpersono estas la roma imperiestro Juliano la Apostato kiu vivis de 331 ĝis 363. La dramo montras sufiĉe precize lian strangan vivon; liaj familianoj estis kruele mortigitaj; oni edukis lin kristane sed li kaŝe ekkonis la grekan paganismon, li subite montris sin venka militestro en Gaŭlujo, fariĝis nevole imperiestro, provis rejunigi la kulton de dioj kontraŭ kristanismo, volis rekonstruigi la templon en Jeruzalem por mensogigi la profetaĵojn kaj mortis tre juna dum milito kontraŭ la Persoj. La ĉeftemo estas la interbatalo de du religioj de kristanismo kun ĝiaj apostoloj, martiroj kontraŭ la Romaj Dioj iliaj oratoroj, teologistoj, antaŭdiristoj. La moto povus esti la ekkrio de l' mortanta Juliano : "vi venkis, Galileano". La tradukado de Bulthuis, longa laboro estis bone plenumita spite de kelkaj difektetoj sed pri la elekto de tiu dramo de Ibsen oni ankaŭ miras ĉar ekzistas certe aliaj kiuj pli proksimiĝus al la nuntempaj ideoj ĉu realistaj kiel Domo de Pupo, Malamiko de l' Popolo aŭ simbolaj kiel la Sovaĝa Anaso, la Mara Sinjorino, Hedda Gabler ĉu troviĝos norvega samideano por Esperantigi ilin? 
— 1930, Historio de Esperanto, paĝo 708
 
 Multaj konas tiun tragedion de Ibsen, en kiu la aŭtoro, kun la psikologia arto propra al li, analizas kaj pentras la animstatojn trairatajn de Juliano, la Roma Imperiestro, kiu pro diversaj influoj forlasas kristanan religion kaj volas revivigi paganecon. Tiu provo malsukcesas kaj Juliano subiĝas en malespero. Forta verko, bone tradukita per klara lingvo, en flua stilo kia ni kutimas trovi ĉe Bulthuis. Kelkaj detaloj kiel ekz. rilate tio, spite tio anstataŭ — tion, fundo anstataŭ fono, asia por azia, kiel ili estus alie anstataŭ kiaj estus alie, neniom forprenas de la valoro de l’ verko kiu estas grava riĉigo de nia librotrezoro. Agrabla preso kaj eldono favore prezentas la laboron faritan de l’tradukisto. Ni kun laŭdo ĝin rekomendas al la mondlegantaro, kiu per grandopa aĉeto plej bone kuraĝigos nian nelacigeblan samideanon. 
— Belga esperantisto n184 (jun-dec 1930)

Eksteraj ligiloj redakti