Profetaĵo ĝeneralsence estas asertaĵo kiu antaŭvidas la estonton. Tamen, kuŝas grava malsamo inter profetaĵo [1] kaj antaŭvido[2]: antaŭvido havas ĉebaze procezon empirian kaj logikan, dum profetaĵo ne estas ligita al faktaj datenoj kaj rezonadoj, sed al klarvideco de tiu kiu pri ĝi iĝas la anoncanto, aŭ, pliĝenerale, al la pragmata kapablo de la "profeto" elvoki historiajn eventojn de li celitajn influante tiel la estonton aŭ nur ilin antaŭvidi kaj nur anonci. Ĉi-kaze, la termino "profetaĵo" aplikiĝas al filozofoj kiel al Nietzsche aŭ al politikistoj kiel George Washington aŭ kaj teoria fizikisto kiel al Georges Lemaître.

Profeto Elija imagita de pentristo José de Ribera.
Profeto Jeremia imagita en pentraĵo de Mikelanĝelo.

Etimologie, profetaĵo devenas el la antikvaj grekaj “προφήτης, προφητεία” kiu siavive devenas el φαινος (manifestacio),

Profetaĵoj en la religioj redakti

La grandaj religioj kiel Judismo, Kristanismo kaj Islamo atribuas grandan gravecon al la profetaĵoj. La voĉo profeto, tamen, indikas tiun "kiu estas proparolanto de Dio": profetaĵo ĉi-kaze estas mesaĝo kiun Dio, pere de la profeto, volas alvenigi al la homoj kaj kiu nenecese koncernas antaŭvidon pri estonta evento.

En judismo kaj kristanismo aperas profetaĵoj modernsence intencitaj: la plej gravaj estas tiuj kiuj antaŭvidas la plenumon de la dia projekto kaj la alveno de la regno de la Mesio, kaj tiuj eskatologiaj; en islamismo Mahomedo ricevas revelacion far Dio pri Dio, pri la homo kaj la vera religio dum rilate la antaŭvidon pri estontaj eventoj limiĝas al la eskatologio. Tiuj bibliaj rilate la Mesion, male, distingiĝas ĉar la anonco estas sekvata de la evento.

La precipaj kristanaj eklezioj distingas la profetaĵaron okazintan epoke de la Malnova Testamento, kiam Dio pere de la profetoj parolis per alegorioj kaj aludoj kaj promesoj, el la profetaĵoj de la Nova Testamento. En la Malnova Testamento la profeto parolis laŭkvante Dio al li sugestis (per vizio kaj rekte kaj alimaniere) kaj ofte raportis pri eventoj okazuntaj en la estonteco. Tio utilis por konfirmi la dian vorton kaj la kristanan kulturon, kiu manifestiĝos post la alfalo de la Mesio. Estas, rilate tion, observeblaj pli ol 300 profetaĵoj koncernantaj la aperiĝon de Jesuo Kristo, ĉiuj plenumitaj. Hodiaŭ, en la tradiciaj kristanaj eklezioj, la nocio de profeto aŭ profetaĵo malsamas por fariĝi kapablo interpreti la vorton de Dio ĝin aplikante al la bezonoj, spiritaj aŭ ne, de la homo.

En la Eklezioj evangeliaj pentekostaj oni opinias ke ankoraŭ hodiaŭ aktualiĝas la profeteca dono por la laikaj kredantoj kaj en la paŝtora ministerio [3]. Pere de tiuj donoj Jesuo Kristo, laŭ pentekostuloj, edifas, instigas kaj konsolas tiun kiu kredas je li laŭ kio dirata en 1 Kor 14, revelaciante aferojn pri kiuj la ceremoniajn ĉeestatoj tute ignoras. Tiel estas plenumita publika atesto pri la realo de la “eterna vivo” ankaŭ al la nekredantoj laŭ kio dirata en 1 Kor 14, 24-25. Ne ĉiam tiuj profetaĵoj estas precizaj kaj senambiguecaj kaj do ili necesas la eklezia filtrado laŭ la sama ĉapitro 14 de la 1 Korintoj.[4]

Profetaĵo en Judismo redakti

En la Gvido de la perspleksuloj Maimonido trafas 12 nivelojn de profeteco. Inter la veraj profetoj, la Neviim, la juda tradicio je ili trovas aliajn ne cititajn en la Tanaĥo. La profeteco ne estas nura antaŭvido de eventoj estontaj, sed ankaŭ rekompreno pri eventoj pasintaj kaj ĉeestaj; ofte la profetaĵo estas strukturita logike sed iuj konceptoj, ofte, transaltas la logikon.

Ekzistas tuta religia sistemo por kompreni kaj ekspliki la originon de la profetaĵoj-profeteco; kaj kriteriaro por distingi la verajn el la iluziaj profetaĵoj.

La profeteco ne koncernas nure la judan popolon, foje per ĝi anoncas ankaŭ nejudaj kiel okazas en la moabita magiisto Balaam de al biblia libro Nombroj.

Profetoj "izolitaj" redakti

Aliaj tipoj de profetoj, se tiel diri, kiel Nostradamus, ornamas siajn profetaĵojn per tiaj konturoj ke la evento profetita estas ĉiukaze okazanta. Io simila okazas por la profetaĵoj (pri la papoj) de episkopo Malaĥio rilate iliajn sinsekvojn.

Sin nutras je profetaĵoj ankaŭ Budhismo, Bahaismo.[5]

Skeptikismo kaj kontentigo redakti

Kiam interesas la seriozeco de la anonco, intervenas la racio por esplori kaj eventuale konstati la historiecon de la profetaĵo kaj ĝian religian medion, kaj precipe ĝian plenumiĝon en la historio. Se tio eblas, la profetaĵo estas pruvo favora al la religio en kies medio ĝi naskiĝis. Vidu ĉe la voĉo Apologetiko. Kristanoj fakte argumentis tutan pruvon favoran al kristanismo el la profetaĵoj koncernantaj la vivon kaj la agadon kaj la surteran kaj surĉielan sorton de Jesuo.

Notoj redakti

  1. Vidu: profezia in Treccani.it.
  2. Vidu: antaŭvido in Treccani.it.
  3. Retejo pri profeta ministerio kaj pri la dono de la profeteco[1]
  4. La Katolika Eklezio ne interpretas sammaniere iujn novtestamentajn pasaĵojn kaj vidas en la penkostula interpreto svarmiĝo de subjektiveco, kaj pro tio ĝi intensigas tiun filtradon.
  5. Se ĉion kompari kun la bibliaj-kristanaj profetaĵoj, tiuj ne suferas pro manko de historia pruvo pri ilia efektiviĝo kaj realiĝo. Vidu Vittorio Messori, Ipotesi su Gesù.

Bibliografio redakti

  • Prophéties et oracles, t. I : Dans le Proche-Orient ancien, t. II : En Égypte et en Grèce, Cerf, 1994, 132 et 116 p.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti