Juliano la Apostato

romia imperiestro

Juliano la Apostato, latine Flavius Claudius Iulianus cognomine Apostata, estis romia imperiestro de 361 ĝis 363.

Juliano la Apostato
romia imperiestro
JulianusII-antioch(360-363)-CNG.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 331 (0331-11-17)
en Konstantinopolo
Morto 26-an de junio 363 (0363-06-26) (31-jara)
en Mezopotamio
Mortis pro mortis en batalo [#]
Tombo Tarsus [#]
Lingvoj antikva greka lingvo [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Dinastio Konstantena dinastio [#]
Patro Julius Constantius [#]
Patrino Basilina [#]
Gefratoj Constantius Gallus [#]
Edz(in)o Helena [#]
Profesio
Okupo politikistofilozofoverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Solido de Juliano

Juliano naskiĝis 331 kaj estis filo de Julius Constantius kaj frato de imperiestro Konstantino. Li estis edukita de Eŭzebo, episkopo de Nikomedo kaj poste patriarko de Konstantinoplo. Konstancio la 2-a igis lin cesaro, t. e., kromprinco en 355.

Li venkis alemanojn kaj frankojn en Gaŭlio 361 kaj estis proklamita imperiestro de siaj soldatoj, ĉar lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj lia frato regis.

Li intencis restarigi la tradician romian religion per edikto de Milano, pro tio la kristanoj nomis lin "Apostato". Li estis tre saĝa homo, kiu multe legis grekajn aŭtorojn kaj opiniis kristanan religion tre malsupera al malnova filozofio. Li volis imiti Aleksandron kaj atakis la persojn, en tiu batalo li mortis.