Faŭsta Maksima Flavia (latine: Fausta Maxima Flavia; Romo, 289 aŭ 290 – Romo, 326) estis romia imperiestrino kiel edzino de Konstantino la 1-a.

Faŭsta estis filino de la romia imperiestro Maksimiano kaj edziniĝis al Kostantimo la 1-a (307), ekpartoprenante en la konstantina dinastio. Ŝi generis tri filojn, nomeKonstantino la 2-a, Konstancio la 2-a kaj Konstanto la 1-a, ĉiuj sinsekve posteuloj de la patro.

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis kaj kreskiĝis en Romo, edziniĝis al Konstantono la 1-a en 307, eble en Treviro; la edzo estis pli maljuna ol ŝi almenaŭ dekkvinon da jaroj.

Volita kiel ligilo inter Konstantino kaj la tetrarko por plifortigi la aliancon, la geedziĝo de Faŭsta suferis riskojn pro tragikaj eventoj, okazintaj pro kontrastoj de Konstantino kun la patro kaj frato de Faŭsta mem: en 310, estis Faŭsta kiu malkaŝis la komploton de Maksiminiano kontraŭ Konstantino, kiu mortigos la bopatron: en 312, male, preskaŭ tuj post la venka batalo de Ponto Milvio, Konstantino metigis la kapon de la frato de Maksencio sur lanco kaj ĝin turnigis traurbe.

Post preskaŭ dek geedziĝaj senfilaj, Faŭsta donis al Konstantino tri masklajn filojn kaj du filinojn. Kiel edzino de imperiestro, ŝi estis ricevinta la titolon de nobelega damo; post la venko de Konstantino kontraŭ Licinio, Faŭsta estis hnorita ankaŭ per la titolo de aŭgusta (324 aŭ 325).

En 326 laŭ iuj fontoj, Faŭsta estus akuzinta la duonfilon Krispon, filon de la unua edzino de Konstantino, Minervina, pri invito al seksrilatoj kun li, kaj Konstantino ordonis ke li estu mortigita. Nemulte post Konstantino, konvinkiĝinta pri la senkulpo de la filo, estus ŝin mortiginta ŝin dronigante en bana akvo tre varmigita. Laŭ alia versio ŝia morto estus male kaŭzita pro la suspekto pri adulto. Faŭsta estis kondamnita ankaŭ al la damnatio memoriae.

Bibliografio redakti