Augustus (honora titolo)

Augustus (plurale augusti) estas latina vorto por "majesta," "la pliiganta," aŭ "venerenda", kaj estis antikvromia titolo uzita kiel kaj nomo kaj titolo por Gaio Julio Cezaro Aŭgusto (ofte aludita simple kiel Aŭgusto), nome la unua Romia Imperiestro. Post lia morto, ĝi iĝis oficiala titolo de lia sukcedanto, kaj estis poste uzita ankaŭ de postaj romiaj imperiestroj. La ina formo, Augusta estis uzita por romiaj imperiestrinoj kaj aliaj virinoj de la imperia familio. Ambaŭ formoj originiĝis fakte en la epoko de la Romia Respubliko, en konekto kun aferoj konsideritaj diecaj aŭ sanktaj en tradicia romia religio. Ties uzado kiel titoloj por ĉefaj aŭ neĉefaj romia diaĵoj de la Imperio asociigis la imperian sistemon kaj la imperian familion kun la tradiciaj romiaj virtoj kaj kun la dia volo, kaj povas esti konsideritaj aspekto de la romimperia kulto.

Romia monero aperiganta la imperiestron Dioklecianon kaj la titolon Augustus dekstre

Vidu ankaŭ redakti