Apostateco

(Alidirektita el Apostato)

Apostateco (greke ἀπόστασις (apostasis), 'transfuĝo', el ἀπό, apo, 'for, dise', στάσις, stasis, 'ejo', 'staranto') estas formale disiĝi el religia sekto aŭ eklezio, forlasinta aŭ rezigninta antaŭan kredon.

emblemo de La Kampanjo por Kolektiva Apostasio en Hispanujo, alvokante defektiĝon de la Katolika Eklezio
Ŝtatoj kun mortpuno pro apostazio

Persono kiu faras tian rezignaĵon (aŭ kiu apostatigas) estas apostatodefalinto. Tiuj esprimoj havas mallaŭdan implicon en ĉiutaga uzo. Por sociologoj, la esprimo apostateco de persono signifas rezignon kaj kritikon de, aŭ kontraŭstaro al, sia iama kredo, kun teknika signifo sen mallaŭda implico. Kelkfoje la esprimo etendiĝas al rezigno de ne-religia kredo aŭ motivo, kiel ekzemple partio, ideologio, aŭ, ŝerceme, sportularo. Apostateco ĝenerale ne estas mem-deklarita: tre malmultaj iamaj kredantoj tiel aĉas sin, pro tio ke la termino nun ŝajnas tiel implice negativa. Multaj religiemaj movadoj kondamnas apostatojn kiel pekantoj, kiuj koruptas la ceterajn piecajn kredantojn.

Multaj sektoj kaj kelkaj landoj punas defalintojn. La sektanoj evitus defalintojn el la grupo[1] aŭ submetas ilin al formala aŭ neformala puno, agoj kiuj povus esti la oficiala sektpolitiko aŭ kiuj povas esti faroj de ĝiaj individuaj anoj.

En certaj cirkonstancoj, iuj kristanaj eklezioj ekskomunikas defalintojn, dum kelkaj Abrahamaj skriboj (judismo: Readmono 13:6–10, kaj islamo: al-Bukhari, Diyat, bab 6) ŝajnas postuli la mortpunon por defalintoj. Tamen, iuj islamaj kleruloj, kiel la Sudana, Hassan al-Turabi, kredas ke ĉi tiu puno historie ne preskribis por forlasi la islamokredon, sed por forlasi la islamarmeon aŭ perfidi la tiaman naskiĝantan politikan islamo-movadon. Ironie, la Sudana Islamklerula Komitato imputis apostatecon al Turabi pro lia milde liberalaj opinioj.[2] Kvankam la plejmulto da kristanaj kaj judaj eklezioj ne plu proponas la mortpunon por venĝi apostatecon, kelkaj islamaj landoj (kiel ekzemple Irano daŭre perfortas la mortpunon en tiel okazoj.

Famaj kazoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Anthony Browne, Muslim apostates cast out and at risk from faith and family Arkivigite je 2014-07-17 per la retarkivo Wayback Machine ("Islamaj defalintoj forĵetiĝas je risko de sia kredo kaj familio"), 5 februaro 2005, Sunday Times.
  2. Sudan's Turabi considered apostate Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine ("Oni konsideras la Sudanan Turabi kiel apostato"), 23 aprilo 2006, franca retpaĝo Sudan Tribune, Parizo. Aliris 2012-01-29.