Hudud (pluralo de la araba حد [had], kiu laŭvorte signifas "limigon", aŭ "restrikton") estas vorto ofte uzata en la islama literaturo por la akceptebla konduto kaj punado pro gravaj krimoj. En la islama juro aŭ ŝario, hudud kutime rilatas al tiaj punoj, kiuj estis fiksitaj por kelkaj krimoj konsiderataj "rajtoj de Dio". Ili inkluzivas ŝteladon, seksumadon, alkoholtrinkadon aŭ apostatecon.