Reaperantoj
Reaperantoj [1] estas la esperantlingva versio de triakta familia dramo de Henrik Ibsen, en la origina norvega originalo Gengangere. Et familjedrama i tre akter,[2] kiun tradukis August Oskar Bünemann.
Reaperantoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Henrik Ibsen | |
Eldonjaro | 1910 | |
Urbo | Berlino | |
Eldoninto | Möller & Borel | |
Paĝoj | 47 | |
Unuan eldonon de 47 paĝoj en 1910 publikigis la eldonejo Möller & Borel en Berlino kiel volumo 12 en la serio "Esperanta Biblioteko Internacia", duan eldonon de 111 paĝoj en 1925 la eldonejo Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno ("Esperanta Biblioteko Internacia" numeroj 14/15). Kutime en aliaj lingvoj la dramo titoliĝas "Fantomoj", en laŭvorta traduko el la norvega, sed en Esperanto la en 1910 donita titolo konserviĝis.
RecenzojRedakti
|
Sceneja prezentiĝoRedakti
La Esperantlingva versio unuafoje sceneje prezentiĝis kadre de la 43-a UK 1958 en Majenco (Germanujo), per la aktoroj Srdjan Flego, Mladen Šerment, Mira Župan, Roswitha Linsthoten, Jana Ravŝelj-Flego kaj Jean-Louis Rousseau de la Internacia Arta Teatro.
ReferencojRedakti
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3975, paĝo 359
- ↑ Anglalingva eseo pri la filo "Oskar Bünemann (1913-1993): lia serpentuma vojo de Milano al Stanford", kun multaj biografiaj informoj ankaŭ pri la patro, en paĝo 3 ligas la tradukon Reaperantoj al la origina versio de la teatrajo
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/R en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo