August Oskar Bünemann
August Oskar Bünemann (naskiĝis la 19-an de junio 1885 en Hamburgo; mortis la 2-an de junio 1958 en Hamburgo) estis germana esperantisto kaj komercisto.
August Oskar Bünemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1885 en Hamburgo |
Morto | 2-an de junio 1958 (72-jara) en Hamburgo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li naskiĝis 1885-a en Hamburgo kiel filo de eksportkomercisto Hermann Bünemann, patro de ses infanoj. Post la lernejaj jaroj li fariĝis lernanto en eksportfirmo, por fariĝi komercisto.
Li ofte restadis en eksterlando; li parolas 11 lingvojn kaj komprenis 4 pluajn. Li estis pioniro en la vegetara, liberpensa, pacifista kaj socialista movadoj.
En printempo 1905 li trovis okupon en Parizo, kie li restis ĝis printempo 1907. Tie en la vintro 1905-06, instigita de la Bulonja kongreso kaj de sia frato Paul en Anglujo, kiu jam unu jaron pli frue lernis Esperanton, li lernis nian internacian lingvon.
Li reiris al Hamburgo, kie la 26-a de novembro 1910 li edziĝis kun f-ino Elisabeth Huffineier, esperantistino kaj vegetaranino. En junio 1912 la familio Bünemann translokiĝis al Milano en la Itala Reĝlando, kie li fondis sian propran firmon kun itala socio, sub nomo Bünemann kaj Bartolucci. Ekde 1913 li ankaŭ estis vicprezidanto de Itala Esperantista Federacio.
Li estis membro de la Lingva Komitato kaj fervora kursgvidanto en Hamburgo. En 1914 li fondis la gazeton Vegetarano, kiun ĝis 1932 li lerte redaktis. Li tradukis de Ibsen: Reaperantoj (1-a eld. 1910, 2-a eld. 1924), verkis versaĵojn, multajn artikolojn en kaj pri Esperanto. Li estis kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
La mondmilito devigis la familion en aprilo 1915 foriri el Italio, kaj en februaro 1917, dum la severa malsatvintro en Germanujo, la geedzoj perdis sian karegan filinon Elisabeth naskigintan 1911. Li mem post multaj klopodoj sukcesis fariĝi, pro siaj lingvaj konoj, interpretisto. Li estis dum la lastaj militjaroj en Rumanujo kaj Francujo kaj revenis en decembro 1918 al sia familio. De tiam li restis loganta en Hamburgo.
Lia filo Oskar, naskiginta en septembro 1913-a en Milano, fariĝis studento de matemaliko. Lia filino Gertrud naskigis en aprilo 1921.
Lis pranepo Ernst Bünemann estas esperantisto.
BibliografioRedakti
- Germana Esperanto-Revuo, 1955, p. 98 (kun foto)
- Germana Esperanto-Revuo, 1958, p. 141 (nekrologo).
- Historio de Esperanto, III, paĝoj 1224-1225
- Vegetarano, 1933, p. 17
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- anglalingva eseo pri la filo: "Oskar Bünemann (1913-1993): lia serpentuma vojo de Milano al Stanford", kun multaj biografiaj informoj ankaŭ pri la patro