Ernst Bünemann

germana esperantisto, sinologo kaj ekonomikisto

Ernst Bünemann (naskiĝis la  28-an de aŭgusto 1968(nun 1968-08-28), do nun 55-jara) estas germana esperantisto, sinologo kaj ekonomikisto. Li aparte aktivis en Germana Esperanto-Junularo fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj, kiam li estis gimnaziano en Hanovro kaj poste studis la ĉinan. Interalie li kunordigis la adresaron Pasporta Servo, kaj aktivis en la komisiono pri internaciaj rilatoj.[1] Malofte li menciis ke li estis pranepo de August Oskar Bünemann, kiu 50 jarojn antaŭe estis membro de la Lingva Komitato, fervora kursgvidanto en Hamburgo kaj literatura tradukanto, kaj kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto: post kiam la praavo ne vere sukcesis transdoni sian entuziasmon pri Esperanto al siaj infanoj, 30 jarojn post lia morto en 1958 meminiciate tamen ekaperis nova aktiva esperantisto en la familio.

Ernst Bünemann
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1968 (1968-08-28) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanaĉinafrancajapanahispana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Ruhr-Universitato
Okupo
Okupo esperantistoekonomikistoĉinologo
vdr

Post studado de ekonomiko en la Ruhr-Universitato de Bochum de 1993 ĝis 1997, ekde 1998 kaj 2018 li laboris en borsista entrepreno en Frankfurto ĉe Majno kaj Honkongo, kaj ekde tiam estas parto de la teamo de la Germana Borso en Frankfurto ĉe Majno, vivante en la antaŭurbo Eschborn.[2]

Referencoj redakti

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1989, paĝo 7
  2. profesiaj informoj pri li en la retejo linkedin (jen germane)