Germana Borso

borso en Frankfurto ĉe Majno

Germana Borso (germane Deutsche Börse AG, prononco laŭ sistemo IFA ˈdɔʏtʃə ˈbœʁzə) estas germana firmao ofertanta vendoplacon por la komerco de akcioj kaj aliaj valorpaperoj. Ĝi ankaŭ estas provizanto de financaj transakciaj servoj. La firmao donas al kompanioj kaj investistoj aliron al la tutmondaj kapitalomerkatoj. Ĝi estas akcia kompanio kaj estis fondita en 1992. La sidejo estas en Frankfurto ĉe Majno, kun granda kroma oficejo en la proksima antaŭurbo Eschborn. En decembro 2010, la pli ol 765 kompanioj listigitaj havis kombinitan merkatan kapitaligon de 1 400 miliardoj da Eŭroj. La 1an de oktobro 2014, Deutsche Börse AG iĝis la 14-a anoncita membro de la iniciato pri Daŭripovaj Borsoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Germana Borso
Germana Borso
Deutsche Börse AG
negoco • akcioborso • publika kompanio vd
Dum 1992 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio laŭ germana juro
Fondita en 1992
Sidejo Frankfurto ĉe Majno,  Germanio
Lando Germanio
Estr(ar)o Theodor Weimer • Stephan Leithner • Carsten Kengeter
Dungitoj 6 775 (stato: 2019)
ISIN-kodo DE0005810055
filiaj kompanioj Clearstream • Stoxx Limited • Eurex • 360T vd
Posedataj kompanioj Frankfurta Borso • DAX • Xetra • Clearstream vd
TTT deutsche-boerse.com
vdr
la borsa salonego en 2008

Inter la multaj laborantoj de la Germana Borso ekde la jaro 2018 ankaŭ estas la eksa esperantisto Ernst Bünemann.

Eksteraj ligiloj redakti