Eschborn
Eschborn estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Main-Taunus de la federacia lando Hesio. Oriente ĝi limas al la urbego Frankfurto ĉe Majno, kaj konsideratas antaŭurbo de ĝi. Fine de la jaro 2021 la urbo havis 21 734 loĝantojn.
Eschborn | ||||||
| ||||||
![]() situo de la komunumo en la distrikto
| ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Main-Taunus | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06196, 06173 | |||||
Poŝtkodo | 65760 | |||||
Aŭtomobila kodo | MTK | |||||
Oficiala Municipokodo | 06436003 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Wilhelm Speckhardt | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 36 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 21734 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 9′ N, 8° 34′ O (mapo)50.143758.5690277777778Koordinatoj: 50° 9′ N, 8° 34′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 138 m | |||||
Areo | 12,14 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.eschborn.de/ | |||||
Rilatoj al EsperantoRedakti
En la urbo ĝis la 1990-aj jaroj vivis la esperantisto Manfred Führer kaj ties filipina edzino Consuelo, kiuj disvastigis Esperanto-literaturon per propra libroservo, kiu dum pluraj jardekoj funkciis kiel oficiala libroservo de Germana Esperanto-Asocio kaj Libera Esperanto-Asocio, la germanlingva sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.