Bochum

urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio

La urbo Bochum [ˈboːχʊm] (vestfale: Baukem) estas la centro de la meza Ruhr-regiono en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Panorama rigardo de Bochum ekde la minadomuzeo
Panorama rigardo de Bochum ekde la minadomuzeo
Bochum
ĉefregioncentro • universitata urbo • urbego • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Arnsberg
Deviga regiona ligo Vestfalio-Lipo
Libervola regiona ligo Regiona ligo Ruhr
Distrikto Eksterdistrikta urbo
Adreso Willy-Brandt-Platz 2–6
44787 Bochum
Poŝtkodo 44701–44894 (malnova: 4630)
Aŭtokodo BO
Telefonkodo 0234 (Bochum)
02327 (Wattenscheid)
Kodo laŭ Oficiala municipokodo 05 9 11 000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Ottilie Scholz (SPD))
Demografio
Loĝantaro 365 742  (decembro 2022)[2]
Loĝdenso 2 511 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 29′ N, 7° 13′ O (mapo)51.4833333333337.2166666666667Koordinatoj: 51° 29′ N, 7° 13′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 145,66 km² (14 566 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bochum (Nordrejn-Vestfalio)
Bochum (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Bochum
Bochum
Situo de Bochum
Bochum (Germanio)
Bochum (Germanio)
DEC
Bochum
Bochum
Situo de Bochum

Map

Pliaj informoj
Urba subdivido 9 urbodistriktoj
Kvoto de senlaboreco 10,4 % (novembro 2007)
Kvoto de enmigrantoj 8,8 % (28-a februaro 2006)
Ŝuldoj 874,2 Mio. € (31-a de dec. 2006)
Aĝostrukturo
  • 0-18 jaroj: 15,9 %
  • 18-65 jaroj: 64,7 %
  • pli ol 65 jaroj: 19,4 %
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bochum [+]
vdr

La eksterdistrikta urbo en la distriktaro Arnsbergo estas unu el la kvar supercentroj de la Ruhr-regiono kaj estas kun siaj 380 000 loĝantoj la sesa plej granda urbo de la lando, la dua plej granda de Vestfalio kaj inter la 20 plej grandaj urboj de Germanio. Bochum membras en la regiona ligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. La loĝantaro de la urbo preterpasis en 1905 la limon de 100 000 loĝantoj, kaj faris el Bochum grandurbon.

En Bochum troviĝas ses altlernejoj, inter ili la Ruhr-Universitato, unu el la plej grandaj universitatoj de Germanio kun pli ol 30 000 studentoj. Transregione konataj estas la germana minejo-muzeo, la dramateatro, la planetario kaj la germana fervojmuzeo.

Post la progresa malaktiviĝo de minado, Bochum adaptiĝis al moderna servo-ekonomio. Krome ekzistas tie diversaj minadinstitucioj. La Bochumer Verein famiĝis ekde 1842 en la industrihistorio, kiam tiu entrepreno sukcesis gisi ŝtalon al variaj formoj. La unua produktaĵo de la firmao estis sonoriloj el tiu ĉi materialo. 15 000-kilograma sonorilo, videbla antaŭ la urbodomo de Bochum, memorigas la loĝantojn pri tiu ĉi epoko.

Geografio redakti

Geografia situo redakti

 
La konstruaĵo Sparkasse, ĉe la placo D-ro Ruer.
 
La strato Massenberg. Malantaŭe videblas la urbodomo kaj la Kristo-preĝejo.

Bochum kuŝas sur la platmonteta "Bochumer Landrücken", inter la riveroj Ruhr kaj Emscher, ĉe la limo inter la suda kaj norda karbozonoj de la Ruhr-regiono. La plej alta loko de la urboteritorio situas ĉe la strato Kemnader je 196 metroj, dum la plej malalta loko situas ĉe la strato Blumenkamp en Hordel, je 43 m super marnivelo. De norde suden, la plej granda etendiĝo de la urbo estas 13 kilometroj, kaj de okcidente orienten ĝi estas 17,1 kilometroj. La tuta landlimo kun najbaraj teritorioj longas 67,2 kilometrojn.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Bochum havas landlimojn kun la jenaj urboj (komence en la nordo horloĝdirekte):
Herne (eksterdistrikta urbo), Castrop-Rauxel (distrikto Recklinghausen), Dortmund (eksterdistrikta urbo), Witten kaj Hattingen (ambaŭ distrikto Ennepe-Ruhr) samkiel Essen kaj Gelsenkirchen (ambaŭ eksterdistriktaj urboj)

Urba subdivido redakti

La urboteritorio de Bochum konsistas el 6 urbodistriktoj. En ĉiu urbodistrikto ekzistas distriktakonsilantaro, ĉiu administrita de distriktestro. La urbodistriktoj mem estas subdividitaj en "statistikajn distriktojn". Plej multaj el ili estis iam memstaraj komunumoj, kaj perdis siajn sendependecojn pro enkomunumigo. La statistikaj distriktoj estas markitaj per ducifraj arabaj nombroj.

  • Centra urbodistrikto : 10 Grumme, 11 Gleisdreieck, 13 Altenbochum, 14 Südinnenstadt, 15 Kruppwerke, 16 Hamme, 17 Hordel, 18 Hofstede, 19 Riemke
  • Urbodistrikto Wattenscheid : 24 Günnigfeld, 25 Wattenscheid-mezo, 26 Leithe, 27 Westenfeld, 28 Wattenscheid-Höntrop, 29 Eppendorf]
  • Norda urbodistrikto : 36 Bergen/ Hiltrop, 37 Gerthe, 38 Harpen/Rosenberg, 39 Kornharpen/Voede-Abzweig
  • Orienta urbodistrikto : 46 Laer, 47 Werne, 48 Langendreer, 49 Langendreer-Alter Bahnhof
  • Suda urbodistrikto : 53 Wiemelhausen/Brenschede, 54 Stiepel, 55 Querenburg
  • Sudokcidenta urbodistrikto : 63 Weitmar-mezo, 64 Weitmar-Mark, 65 Linden, 66 Dahlhausen

Historio redakti

Variaj arkeologiaj trovaĵoj evidentigas daŭran, tre malnovan homan enloĝiĝon en la hodiaŭa urboteritorio de Bochum, jam en la malfrua neolitiko, precipe ĉirkaŭ la rivereto Ölbach.

La urbeto estis historie menciita por la unua fojo en dokumento skribita de la ĉefepiskopo de Kolonjo, sub la nomo "Cofbuokheim". En 1321, la grafo Engelberto la 2-a de la Mark konsentis al Bochum plurajn urboprivilegiojn. Malgraŭ minprospektorado jam en la 14-a jarcento kaj daŭra subĉiela ekspluatado de terkarbo, Bochum esence restis terkultura kaj agrikultura urbeto ĝis la 19-a jarcento. La urbeto cetere frue gastigis kelkajn translokajn administrejojn, al kiuj aldoniĝis minadministrejo en 1738.

 
Mapo de Bochum en la jaro 1790.

Ĝis 1806, la urbo apartenis al la prusa graflando Mark. Ĝi poste fariĝis parto de la departemento Ruhr (ĝis 1813), de la grandduklando Berg, kaj poste kaj nedaŭre al la prusa civilgubernio inter Weser kaj Rejno. En 1815 la urbo aliĝis al Prusio kaj estis algrupigita al la provinco Vestfalio. En 1817 la urbo Bochum iĝis sidejo de distrikto, el kiu ĝi tamen eliĝis en 1876 kiel eksterdistrikta urbo. La distrikto Bochum ankoraŭ ekzistis ĝis 1929, sed estis poste malfondita.

 
Bochum ĉirkaŭ la jaro 1840.

En 1832 komencis la klimakso de karbominado en Bochum, ĉefe danke al la teknika evoluo el subĉiela al subtera ekspluatado. Ekde 1837 fondiĝis la unuaj firmaoj de nova metalindustrio, kun Bochumer Verein kaj Krupp-Stahl-AG. En 1860, Bochum obtenis stacidomon ĉe la fervojreto de la Bergisch-Märkische Eisenbahn, kaj en 1874 ĝi estis ankaŭ kunligita al la reto de la Rheinische Eisenbahn, kiuj ambaŭ estis ŝtatigitaj en la jaro 1880. En 1905, la loĝantaro de la urbo Bochum preterpasis la limon de 100 000 loĝantoj : ĝi tiel fariĝis grandurbo.

La 9-an de novembro 1938, dum la t.n. kristala nokto, ankaŭ la judaj civitanoj de Bochum spertis perfortajn ekscesojn kaj pliakrigitan persekuton fare de la naziaj organizaĵoj kaj naziemaj etburĝoj. La tumultuloj ekbruligis la sinagogon, deportis judajn civitanojn al koncentrejoj kaj detruis multajn judajn instituciojn kaj loĝejojn. La nazioj murdis ĉirkaŭ 500 judajn aŭ judodevenajn civitanojn dum la genocido de la sekvaj jaroj : inter ili, 19 aĝis malpli ol 16 jaroj. Decembre de 1938, la juda popollerneja instruistino Else Hirsch ekorganizis entute dek transporton de infanoj kaj junuloj al Nederlando kaj Britio por savi ilin. Nederlandaj familioj ankaŭ elprenis infanojn el aliaj persekutataj grupoj, protektante ilin kontraŭ deportado kaj murdado.

Dum la Dua Mondmilito, aliancanaj bombaviadiloj detruis la urbon je 38 procentoj. Kiam la Dua milito ĉesis en 1945, la venkintaj ŝtatoj atribuis Bochum al la brita okupata areo. La brita militadministracio instalis en Bochum du tendarojn por loĝigi homojn senhejmigitajn pro la milito. La plejmulto el ili estis iamaj deviglaborantoj el Pollando.

En la postmilita epoko, Bochum evoluis kiel kultura centro de la Ruhr-regiono. En 1962, Adam Opel AG, filio de la konzerno General Motors, establis i.a. sur la tereno de la iama minejo Dannenbaum tri aŭtofabrikojn en la urbopartoj Laer kaj Langendreer. Ili rapide simbolis novan ŝanĝon kaj revolucion de la ekonomia strukturo de la Ruhr-regiono.

En 1964 oni pretigis en la urboparto Harpen la butikcentron Ruhr-Park en tute kampara areo : ĝi tiam estis la dua, kaj nun la plej granda bultikcento en Germanio. En 1973, la lasta minejo (Zeche Hannover) de Bochum malaktiviĝis. El vastaj industriaj areoj oni faris grandajn, verdaĵajn, parte preskaŭ kampareskajn terenojn, kiuj etendiĝas i.a. ĝis la Ruhr kaj la lago Kemnade (pretigita en 1980). En 1979 oni inaŭguris la unuan tram-linion kaj la Ruhr-stadionon.

Ekde 1919 Bochum disponas teatrejon, kaj ekde 1965 ĝi havas universitaton (la Ruhr-Universitato kun ĉirkaŭ 33.000 studentoj).

En 1989 ekfunkciis la trammetroa linio U 35 ekde la ĉefa stacidomo Bochum ĝis Herne kaj la kastelo Strünkede. En 1993 la urboj Bochum, Hattingen, Herne kaj Witten kuniĝis por formi la Centra Ruhr-Regionon. En la jaro 2003 oni inaŭguris la eventejon RuhrCongress. En 2004 la laboristoj de la Adam-Opel-fabrikejoj strikis. En la jaro 2005 la juda komunumo Bochum – Herne – Hattingen ekkonstruis novan sinagogon.

Enkomunumigoj redakti

 
La sinsekvaj fazoj de la enkomunumigoj en la urboteritorion de Bochum
  • En 1904 okazis la unuaj enkomunumigoj: Grumme, Hamme, Hofstede kaj Wiemelhausen
  • En 1926 okazis dua enkomunumigo: Altenbochum, Bergen, Hordel, Riemke, Weitmar samkiel partoj de Eppendorf kaj Westenfeld estas enigitaj. En la najbarurbon Wattenscheid estas enkomunumigitaj Munscheid, Eppendorf, Günnigfeld, Höntrop, Vestfalia Leithe, Sevinghausen kaj Westenfeld samkiel malgranda parto de Königssteele.
  • En 1929 tria granda enkomunumigo: Gerthe, Harpen, Hiltrop, |Laer, Langendreer, Linden-Dahlhausen, Querenburg, Stiepel kaj Werne estas enigitaj
  • En 1975 per la aliĝo de Wattenscheid (ekde 1926 eksterdistrikta urbo) al Bochum la urboteritorion atingas sian hodiaŭan etendiĝon

Demografio redakti


Unable to compile EasyTimeline input:

EasyTimeline 1.90


Timeline generation failed: More than 10 errors found
Line 8: id:gray1 value:gray(0.9)

- Data expected for command 'Colors', but line is not indented.

 



Line 8: id:gray1 value:gray(0.9)

- Invalid statement. No '=' found.


Line 13: bar:600000 color:gray1 width:1

- Data expected for command 'PlotData', but line is not indented.

 



Line 13: bar:600000 color:gray1 width:1

- Invalid statement. No '=' found.


Line 14: from:start till:end

- Invalid statement. No '=' found.


Line 15: bar:400000 color:gray1

- Invalid statement. No '=' found.


Line 16: from:start till:end

- Invalid statement. No '=' found.


Line 17: bar:200000 color:gray1

- Invalid statement. No '=' found.


Line 18: from:start till:end

- Invalid statement. No '=' found.


Line 19: bar:0 color:gray1

- Invalid statement. No '=' found.


Line 24: layer:front

- Data expected for command 'LineData', but line is not indented.

 




En 1904 la loĝantaro de la urbo preterpasis la limon de 100 000 homoj, pro kio ĝi oficiale iĝis grandurbo. Jam en 1926 duobliĝis tiu ĉi nombro al 200 000 loĝantoj. La 1-an de januaro 1975, la loĝantaro atingis (ĉefe pro la kuniĝo kun la urbo Wattenscheid, 81 469 loĝantoj en 1974) 417 336 homojn, kio restis ĝia historia maksimumo. La 31-an de decembro 2005, laŭ takso de la landa oficejo por informadiko kaj statistiko NRV, la loĝantaro por Bochum sumiĝis 385 626 homoj (tiu nombro konsistas nur el ĉefloĝejoj, kaj estis reviziita post komparo kun la aliaj landaj oficejoj). Ĝis 2025, projektas la landa oficeco, la loĝantaro de Bochum verŝajne revenos al proksimume 359 300 homoj.

Religio en Bochum redakti

Romkatolika eklezio redakti

 
Katolika prevosta preĝejo

Ekde sia fondado Bochum apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo kaj estis subigita la ĉefdiakonadon de la kolonja preposto. Ĉ. 1570 en Bochum enradikiĝis la reformacio. Tamen daŭris ankoraŭ ĝis 1613, kiam la luterana komunumo apartiĝis de la katolika. Ekde 1634 ekestis ankaŭ reformita komunumo. Post tiam la urbo estis plejparte protestanta, sed ĉiam ekzistis ankaŭ katolikoj, kiuj plu apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo. En 1821 ĝi estis alordigita la episkopujon resp. ĉefepiskopujo Paderborn. Bochum iĝis rezidejo de dekanato, kiu poste estis subdividita en la dekanatojn Bochum-centro, Bochum-sudo kaj Bochum-oriento. Ekde la 31-a de aŭgusto ĝis la 4-a de septembro 1949 en Bochum okazis la 73-a Germana Katolika Foiro sub la devizo „justeco kreas pacon". En 1958 Bochum estis aligita la novfonditan episkopejo Asindo. La cistercianoj starigis la monaĥejon Stiepel. La parokoj de Bochum hodiaŭ apartenas al la urbodekanato Bochum resp. Wattenscheid.

Alistrukturigo de la episkopejo Essen redakti

Nova parokostrukturo en Bochum

Ĝis la 31-a de decembro 2008 laŭ planoj de la episkopo de Essen kaj sub la risko de unika tradiciorompo ĉiuj parokoj de Bochum inkluzive la praparoko S-taj Petro kaj Paŭlo estos malfonditaj, dum kiam ekestas en la urba teritorio kvar grandparokoj:

  • S-taj Petro kaj Paulo (por la urbopartoj: Centro, Ehrenfeld, Hamme, Hordel, Hofstede, Riemke kaj Grumme)
  • Liebfrauen, Altenbochum (por la urbopartoj: Altenbochum, Langendreer, Laer, Werne, Gerthe, Harpen kaj Hiltrop)
  • St. Franziskus, Weitmar (por la urbopartoj: Weitmar, Linden, Dahlhausen, Wiemelhausen, Querenburg, Hustadt kaj Steinkuhl)
  • St. Gertrud (por tuta Wattenscheid)

Por la sinoptiko pri komunumpregejoj, filialpreĝejoj kaj „pluaj preĝejoj" vd. ankaŭ diocezo Asindo.

La cisterciana-monaĥoparoko S-ta Maria en Stiepel pluekzistos kiel memstara komunumo kaj ne estos enigita en la novan strukturon de la episkopujo Essen.

Protestantaj eklezikomunumoj, libereklezioj kaj religiaj komunumoj redakti

La protestantaj komunumoj de Bochum venis per la transiro de la urbo al Prusio al la evangela eklezio en Prusio resp. ties vestfalia provinca eklezio. Bochum iĝis rezidejo de eklezidistrikto, el kiu naskis la hodiaŭa eklezidistrikto Bochum ene de la evangela eklezio en Vestfalio. Tiu ampleksas sur entute 22 evangelajn eklezikomunumojn ene de la urbo Bochum.

Krom la evangelaj kaj katolikaj komunumoj en Bochum ankaŭ ekzistas diversaj libereklezioj, inter ili la komunumo de la kristanoj eklezio, la evangelaj-liberekleziaj komunumoj (baptistoj), Liberaj evangelaj komunumoj, la Memstara evangelia-lutera eklezio (SELK) – du komunumoj –, la libereklezia ligo de la komunumo de Dio k.a. Ankaŭ la novapostola eklezio kaj La Komunumo de Kristanoj samkiel la Atestantoj de Jehovo ekzistas en Bochum.

Juda komunumo redakti

La 14-an de novembro 2005 la prezidanto de la centra konsilantaro de la judoj en Germanio, Paul Spiegel, kaj ĉefurbestro d-rino Ottilie Scholz la fundamentŝtonon por nova sinagogo de la juda komunumo Bochum – Herne – Hattingen ĉe la Castroper Straße. En la oficialan fundamentŝtonon Ottilie Scholz metis krom aktuala gazeto arĝentobrikon kiel memoro pri la tago. La inaŭguradon de la sinagogo okazis la 16-an de decembro 2007.

Islama komunumo redakti

Sekve de la turka inmigrado dum la lasta triono de la 20-a jarcento en Bochum ekestis kvin islamaj komunumoj. Preĝejoj troviĝas ĉe la Schmidtstraße kaj Maximilian-Kolbe-Straße samkiel ĉe la Humboldtstraße kaj Dibergstraße.

Politiko redakti

Ĉepinte de la urbo unue staris la grafa administranto de la graflando Mark, sed jam ekde 1321 ekzistas dokumentebla konsilantaro, al kiu apartenis du urbestroj kaj ses konsilantoj. La urbestroj estis elektitaj ĉiujare ĝis 1744. Ekde 1731 ekzistis „responsebla urbestro", kiu enhavis la totalan estradon de la urbo, kaj 2-a urbestro kompetenta por polic- kaj foiraferoj. Krome ekzistis 3 senatoroj, por konstruaj kaj loĝaj aferoj, por fajraferoj kaj buĝeto. Inter 1714 kaj 1765 la konsilantaro estis nomumita de la prusa registaro. Poste li denove estis elektita. Dum Napoleono|franca okupado ĉepintis Maire, ekde 1815 urbestro. En 1843 oni separis la kamparestradon de Bochum kaj enkondukis la reviziitan urboregularon.

Daum la nazia tempo la NSDAP enmetis la ĉefurbestrojn. Bochum iĝis administrejo de la NSDAP-distrikto suda Vestfalio. Post la Dua Mondmilito la militregistaro de la britokupita zono instalis novan ĉefurbestron kaj en 1946 ĝi enkondukis komunumkonstitucion laŭ brita modelo. Post tio ekzistis urbokonsilantaro elektita de la popolo. Komence la konsilantaro elektis el siaj vicoj la ĉefurbestron kiel honorofice aktiva prezidanto kaj reprezentanto de la urbo. Krome la konsilantaro elektis ekde 1946 ankaŭ ĉefofican urbodirektoron kiel estro de la urbadministracio. En 1994 oni rezignis la duoblan estraron en la urbadministrado. Ekde tiam ekzistas nur la ĉefofica ĉefurbestro. Tiu ĉi prezidas la konsilantaron, estras la urbadministradon kaj reprezentas la urbon. En 1999 li unuan fojon estis elektita rekte de la popolo.

Urbestroj – ĉefoficaj
Ĉefurbestroj – ĉefoficaj
Ĉefurbestroj – honoroficaj
Ĉefurbestroj – ĉefoficaj
Urbodirektoroj

La konsilantaro de la urbo ĉitempe havas 76 membrojn. Tiuj ĉi post la komunumbalotoj de 2004 distribuiĝas jene:

 
Flago de Bochum
Partio Seĝoj (2004)
SPD 31
CDU 25
Grüne 9
FDP 3
Sendependa elektolisto (UWG) 3
PDS 3
Sociala listo 2

Blazono redakti

 
Blazono de la eksterdistrikta urbo Bochum

La blazono de la urbo Bochum montras sur blua kampo trabon blankruĝe ŝakigitan en tri vicoj, okupita de staranta nigra libro kun ora tranĉo, arĝenta kovilpregaĵo kaj du arĝente ornamitaj fermiloj. La urbokoloroj estas bluo-blanko. La hodiaŭa blazono estis alprenita post la plej nova pligrandigo de la urboteritorio en 1975, je kio la rugblanka trabo estis elprenita el la malnova blazono de Wattenscheid. La malnova blazono de Bochum montris nur la libron sen la rugblanka trabo. Ĝi estis koronata de urbomuro. Tiu ĉi blazono estis oficialigita en 1913 kaj en 1953 konfirmita per la ĉefa regularo de la urbo, kvankam ĝi jam estas videbla en sigeloj el la 14-a jarcento.[3] La deveno de la libro kiel blazonsimbolo tamen ne konatas. Oni nomumis ĝin foje ankaŭ kiel „rakonta blazono", ĉar oni supozis, la urba nomo „Bochum" devenas de la germana vorto Buch (libro). Tion oni tamen ne povis certigi.

Ĝemelurboj redakti

Bochum ĝemele rilatas kun jenaj urboj:

  Sheffield (Unuiĝinta Reĝlando), ekde 1950
  Oviedo (Hispanio), ekde 1980
  Doneck (Ukrainio), ekde 1987
  Nordhausen, ekde 1990
  Xuzhou (Ĉinio), ekde 1994 (ekonomia ĝemelurbo)
  Kaŝano (Irano)

Bochum ankaŭ estas filiga urbo de la iama distrikto Neidenburg en la iama Orienta Prusio.

Kulturo kaj Vidindaĵoj redakti

Teatro redakti

 
dramateatro Bochum
 
La malgranda scenejo de Bochum

Bochum disponas pri pli ol 20 teatroj (komediejo Bochum, muzikteatro, Germana forumo por pupteatra ludado, figurteatro-seminariejo, subĉiela scenejo Wattenscheid, Jarcentohalo, muzika centro de la Ruhr-Universitato Bochum, Princreganto-Teatro, dramateatro Bochum, urbohalo Wattenscheid, kulturdomo Thealozzi, teatro Ecce Homo, teatro Thespis, teatro Total, varietea teatro Et cetera, arbara scenejo Höntrop k.a.)

  • Dramateatro Bochum – En iama varietea teatro, konstruita en 1908, establiĝis la urba teatro en 1915 das. Dum la Unua Mondmilito tie gastis la urba teatro el Duseldorfo. Jam baldaŭ la teatro renomiĝis kiel ŝekspira teatro. Dum la Dua Mondmilito preskaŭ detruite, sur ĝiaj fundamentoj ekestis ĝis 1954 la hodiaŭa dramateatro Bochum, kiu ankaŭ arkitekture rimarkindas (Architekto: Gerhard Graubner).

La teatro en Bochum ne nur famas pro siaj intendantoj.

  1. Saladin Schmitt (1919–1949)
  2. Hans Schalla (1949–1972)
  3. Peter Zadek (1972–1979)
  4. Claus Peymann (1979–1986)
  5. Frank-Patrick Steckel (1986–1995)
  6. Leander Haußmann (1995–2000)
  7. Matthias Hartmann (2000–2005)
  8. Elmar Goerden (seit 2005)
  • La jarcentohalo – La jarcentohalo estas unu el la ĉefaj okazejoj de la RuhrTriennale (jartrio).

Muzeoj redakti

 
Germana minadomuzeo
 
Artomuzeo Bochum

La urbo Bochum loĝigas pli ol dudek muzeojn: kampodomomuzeo ĉe kastelo Kemnade, Deutsches Bergbaumuseum, Eisenbahnmuseum Dahlhausen, Heimatmuseum Helfs Hof, Kunstsammlungen und Antikenmuseum der Ruhr-Universität, Medizinhistorische Sammlung der Ruhr-Universität Bochum, Museum Bochum – Kunstsammlung, Schulmuseum, Situation Kunst, Telefonmuseum, Zeche Hannover (kun Zeche Knirps) Westfälisches Industriemuseum, Brauereimuseum Fiege, Heimatmuseum Eppendorf.

Museum Bochum – Kunstsammlung: La Museum Bochum estis establita en 1960 en la Vilao Marckhoff. En 1983 la danaj arkitektoj Bo kaj Wohlert pliampleksigis ĝin per novkonstruaĵo. La kolekto enhavas unuflanke germanan arton post 1945 kaj aliaflanke internacian arton el la 20-a jarcento. La muzeo situas vidalvide la sudan ĉefaliron al la urboparko Bochum.

La Deutsches Bergbau-Museum (germana minado-muzeo) estis fondita en la jaro 1930 de la Westfälischen Berggewerkschaftskasse kaj la urbo Bochum. Krome ĝi estas centro de la minindustria esploro en Germanio. La elminigoturo translokita en 1974 de la minejo „Germania" el Dortmund tien super la muzeon intertempe iĝis de malproksime videbla ekkonilo de la urbo. Vizitantoj havas la eblecon, rigardi la urbon ekde du platformoj altaj 50 m kaj 62 metrojn. En 20 haloj estas eksponataj multaj objektoj el la minadohistorio. Sub la muzeo en profundeco de inter 17 kaj 22 m troviĝas la observominejo. Sur vojo longa je 2,5 km estas prezentata la tekniko de la terkarbo- kaj fererco-elmindado ĝis la nuntempo.

Artisto-dokumentejo redakti

La Schlieker-Haus honoras vivon kaj verkon de la Informel-artisto Hans-Jürgen Schlieker (19242004).

Muziko redakti

La orkestro de la urbo Bochum, fondita en 1919, evoluis dumpaŝe de sia historio al unu el la plej gravaj koncertensembloj en okcidenta Germanio. Ekde 1994 Steven Sloane estas ĉefdirektisto de la simfoniorkestro Bochumer Symphoniker. En unu el la koncertejoj, la Audimax de la Ruhr-Universitato Bochum, ankaŭ troviĝas unu el la plej modernaj orgenoj el la orgenfarejo Klais kun 82 registroj.

Ekde 1986 en la centro de Bochum ĉiujare okazas la rokfestivalo Bochum Total. Intertempe ĝi estas kun 900.000 spektantoj unu el la plej grandaj koncertoj de Eŭropo.

Kinejoj redakti

En Bochum ekzistas dek kinejoj, i.a.:

  • Union Kino Bochum
  • Märkisches Kino – Stadthalle Wattenscheid
  • Metropolis Filmtheater
  • Endstation, Kino en la Bahnhof-Langendreer
  • Casablanca Kino

Arkitekturaĵoj kaj vidindaĵoj redakti

 
Rigardo ekde la elminigoturo de la Bergbaumuseum

Vd. ankaŭ: listo de la ekskursoceloj kaj vidindaĵoj en la Ruhr-regiono

  • Urbodomo de Bochum – La konstruado de la urbodomo komencis en 1926. En la jaro 1927 oni metis la fundamentŝtonon kaj inaŭguris ĝin la 20-an de majo 1931. La domo havas plejparte simetrian planon. En la simetriakso de la urbodoma korto kuŝas la halokonstruo kun flankokortoj ambaŭflanke. La ekstera flanko estas modeststila kaj la enirportalo samkiel la duetaĝa antaŭkonstruaĵo ĉe la dekstra fronto estas la ununuraj fasado-ornamaĵoj. La fundamento de la konstruaĵo konsistas el dura granitŝtono, por la fasado oni uzis muŝelkalkon kaj por la tegmento ardezon. En la koridoro kaj reprezentejoj oni uzis marmoron, bronzon kaj panelaĵojn el malhela ligno. La konstruado de la urbodomo kostis 9,25 milionojn da markoj (Reichsmark), laŭ tiamaj cirkonstancoj ega sumo. Pliaj elementoj de la interna korto estas la sonorilturo kaj la fontoj faritaj el travertino kaj bronzo. Unu estas dediĉita al Fortuna kaj ornamita per simbolportantaj infanetoskulpturoj: edziĝoringo kaj pantoflo simbolas geedzofeliĉo, la pomo fekundecon, la malplena monujo optimismon kaj sapvezikoj la iluzion. La kariljono konsistas el 28 gisŝtalsonoriloj kun totala pezo da 2300 kilogramoj, ĉiu inter 375 kaj 4 kilogramoj. Je tio temas pri la unua kariljono mondvaste produktita el gisŝtalo. La sonorilego antaŭ la urbodomo estis en 1867 kiel la plej granda el kvar sonorilegoj atrakcio sur la internacia ekspozicio en Parizo. Ĝi estis gisita de la Bochumer Verein für Bergbau und Gussstahlfabrikation AG. Ĝi staris ĝis 1979 kiel memorejo sur la fabriktereno. La firmao Krupp donacis ĝin en 1979 al la urbo. Je diametro de 3,13 metroj ĝi pezas 15.000 kilogramojn. Ĉar ĝi estis difektita dum la Dua Mondmilito, oni ne plu povas sonorigi ĝin.
 
Kristo-preĝejo
  • Prepostopreĝejo s-taj Petro kaj Paŭlo – La prepostopreĝejo estas la plej malnova preĝejo en Bochum. Jam inter 785 kaj 800 imperiestro Karolo la Granda konstruis sur la areo imperiestran kortegon, kiu estis alikonstruita plurfoje ekde tiam. Interne de la prepostopreĝejo videblas multaj artaĵoj el diversaj epokoj. Elmontrendaj estas la romanika baptoŝtono el la epoko ĉirkaŭ 1175, la relikvujo de la sanktulino Perpetua kaj ŝia sklavino Felicitas samkiel la sakrario kun sia Kristo-skulpturo el la jaro 1352.
  • Paŭlo-preĝejo – Post la reformacio protestantoj kaj katolikoj longtempe uzis kune, sed ne ĉiam interkonsente, la ununuran preĝejon en Bochum, la hodiaŭan katolikan prepostopreĝejon. En 1655 la lutera komunumo ekkonstruis propran preĝejon. La modesta renesanca konstruaĵo estis starigita ĝis 1659 per mondonacoj el Nederlando, Svedio, Kurlando kaj Danio. Sian nomon la Paŭlo-preĝejo ricevis nur post 1874, kiam oni kontruintis la Kristo-preĝejon ĉe la urbodomo. La Paŭlo-preĝejo forbrulis sekve de bombatako la 12-an de junio 1943 ĝis la eksteraj muroj, sed postmilite oni rekonstruis ĝin, je kio la konstruaĵo ricevis sian hodiaŭan aspekton similan al mezepoka vilaĝopreĝejo. Por pliefikigi la Paŭlo-preĝejon en la urboaspekton, oni plialtigis en 1949 ĝian turon, kreis malgrandan placon kaj tenis la tujan najbarkonstruadon malalta. La modernaj fenestroj en la absido, kiujn en 1960 kreis la artisto K. Willy Heyer el Bochum, montras la tri stacioj de la ŝanĝiĝo de Saŭlo al Paŭlo, la nomdonanto de la preĝejo. En 1974 oni denove alikonstruis la internon laŭ planoj de Kurt Peter Kremer.
  • La Mahnmal des Friedens (pacmemorejo) apud la preĝejo, la t.n. » funebra maljunulino«, devenas de la kolonja skulptisto Gerhard Marcks. Ĝi memoru la teruraĵojn de la Dua Mondmilito kaj la bombatako sur Bochum la 4-an de novembro 1944. La memorejo estis senvualigita en 1955 kaj estas skuptita el bazaltlafo. Montrita estas maljunulino, kiu – verŝajne sensukcese – elrigardas al iu.
  • Christuskirche Bochum (Kristo-preĝejo) – La Kristo-preĝejo (starigita 18771878) estis detruita dum la Dua Mondmilito escepte la turon. La arkitekto Dieter Oesterlen aldonis en la 1950-aj jaroj modernan novkonstruitan navon.
 
Zeiss-planetario
  • Marienkirche – Per sia ĉirkaŭ 70 metrojn alta novgotika akrotegmento la preĝejo (konstruita ekde 1868 ĝis 1872) dominas la urban pliampleksigon de la urbocentro okcidenten. Maje 2000 ekleziinterne konatiĝis, ke la responsuloj en la komisioj de la s-ta Maria-preĝejo Bochum-centro, preĝejoestraro kaj parokokonsilantaro sub pastro Gerhard Schürmann (paroko s-ta Mejnolfo kaj Maŭrico), decidintis la malkonstruadon de la delonge honorinda Dia loĝejo. La lasta sankta meso en la parokopreĝejo okazis la 22-an de septembro 2002. Ekde tiam la konstruaĵo estas abandonata, la altvaloraj murmozaikoj de la turniĉoj estis simple dehakitaj kaj per tio plejparte detruitaj, la pentritaj fenestrovitroj estis elmuntitaj. La plua sorto de la preĝejo malcertas.
 
Observatorio, la t.n. „Kap Kaminski"
  • Zeiss-planetario Bochum – La planetario troviĝas ĉe la Castroper Straße en Bochum. La konstruaĵo diametras 20 metrojn kaj havas ekranon de ĉirkaŭ 600 m². Kerno de la instalaĵo estas „planetaro", planedarprojekciilo. La unua aparato tiuspeca en Eŭropo ekfunkciis aprile 2000 en Bochum. La planetario proponas plurajn diversajn programojn, ankaŭ specialajn por lernejoklasoj.
  • Observatorio Bochum – La observatorio en la urboparto Sundern ofertas ĉiuvendrede inter 19:30 kaj 21:30 la eblecon observi stelojn. Por tio estas multaj teleskopoj je dispono.
  • Jarcentohalo – La „Jahrhunderthalle" estis konstruita kiel ekspoziciejo de la Bochumer Verein por la metio-ekspozicio 1902 en Duseldorfo kaj poste reutiligata kiel blovmaŝinohalo por la altfornoj de la Bochumer Verein. Ĝi estis plurfoje pliampleksigita, la nomo „jarcentohalo" signifas hodiaŭ la tutan konstruaĵon, kiu etendiĝas sur areo da 8900 m². Ekde sia sanigo la halo estas utata por eventoj k.e. la RuhrTriennale. Intertempe ĝi iĝis centro de la nova Westpark. La Westpark (okcidenta parko) estis malfermita dum la unua konstruetapo en 1999 kaj pretas ekde 2006. La partifrakcioj de la urbokonsilantaro delonge disputas pri tio, ĉu la urbo bochum entute povas financi la konstruadon de koncertejo por la Bochumer Symphoniker laŭ plano de Thomas van den Valentyn en tuja najbareco kun la.
 
bovpaŝtisto
  • Kuhhirten-Denkmal – La memorejo, staranta inter prepostopreĝejo s-taj Petro kaj Paŭlo kaj Paulopreĝejo montras Fritz Kortebusch kun lia hundo, la lasta bovpaŝtisto de Bochum, kiu pelis la brutaron de la civitanojVieh sur la komuna paŝtejon. La originala skulpturo de 1908 estis fandita dum la Dua Mondmilito. En 1962 oni skulptis novan version. Vd. ankaŭ: Fritz Kortebusch.
  • Kemnader See – tiu ĉi baraĵlago servas plejparte al la akvoekonomio, –mastrumado kaj -senpoluigo samkiel al la libertempumado.
  • Stiepeler Dorfkirche (vilaĝopreĝejo Stiepel) – Ĉ. 1008 oni konstruis malgrandan salonpreĝejon. Tion instigis la grafino Imma de Stiepel, parenco de imperiestro Henriko la 2-a kaj imperiestrino Kunigunde. Inter 1130 kaj 1170 oni anstataŭis la malnovan preĝejon per nova romanika baziliko. De tiu ĉi preĝejo restis ĝis hodiaŭ la turo kaj la meza kaj kvera navo. Ekde 1150 ĝis 1200 oni ornamis murojn kaj tegmenton per romanikaj pentraĵoj.
  • Ruhr-Park – La butikumcentro Ruhr-Park estis malfermita en 1964 kaj pliampleksigita en pluraj konstruetapoj je nun ĉirkaŭ 126.000 m². Ĝi estis la unua tiaspeca butikumcentro en Germanio.
  • Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen – la fervojmuzeo situas sur la tereno de la iama fervojfunkciiga fabriko Bochum-Dahlhausen. la instalaĵo estis konstruita ekde 1916 ĝis 1918. Ĉar fine de la 1960-aj jaroj la karboekspluato en la Ruhr-regiono iĝis senprofita kaj la minejoj fermiĝis, iel ankaŭ la ferfojtrafiko en tiu ĉi sektoro reduktiĝis, la funkciigejo iĝis superflua. Ĝi estis fermita la 1-an de aŭgusto 1969 kiel memstara oficejo kaj parte malkonstruita. La elriparo de ŝarĝvagono ĉesis en 1982. La Deutsche Gesellschaft für Eisenbahngeschichte e.V. (societo por fervojhistorio sukcesis ekde la jaro 1968, refunkciigi iom post iom la instalaxjojn kaj starigi la muzeon en la hodiaŭa formo.
 
La ĉefeniro de la tombejo
  • Hauptfriedhof Freigrafendamm – La tombejo situanta en la urboparto Altenbochum estas la plej granda de la urbo. Oni planis kaj establis la ĝardenaĵojn en la 1920-aj jaroj, sed la altkonstruaĵojn je la enirejo oni konstruis nur inter 1935 kaj 1939. La enirpordego, la granda kaj la malgranda funebrohaloj samkiel la kremaciejo plejbone reflektas plej klare la arkitekturon de la naziismo. Dum la Dua Mondmilito la reĝimo utiligis la konstruaĵojn kiel koliso por la centraj funebro-solenaĵoj por la loĝantoj de Bochum, kiuj pereis en la bombmilito. Krom civilaj loĝantoj kaj serio da germanaj soldatoj sur la tombejo estis ankaŭ enterigitaj entute 1720 deviglaborantoj el la iama Sovetunio, kiujn oni enmetis dum la milito prefere en la industrion de armado. Je ili memoras hodiaŭ memorejo en latina kaj cirila skribo.
  • Waldorf-lernejo Langendreer, 1965. La konstruaĵo estas eŭropvaste la unua lernejodomo konstruita laŭ la stilo de la „organika arkitekturo". La arkitekto Architekten Werner Seyfert kaj la artisto Wilfried Ogilvie planis ĝin komence de la 1960-aj jaroj. La arkitekto evoluis surbaze de ĉi tiu sperto pluajn Waldorf-lernejojn kun varie formitaj klasĉambroj depende de la aĝoŝtupo de la lernantoj. Ideo, kiun ĝis hodiaŭ nur realigis la antropozofia pedagogio.
  • De la komence ses plej gravaj publikaj domoj de la orienta centro planitaj dum la tempo de rekonstruado post la Dua Mondmilito hodiaŭ nur staras ankoraŭ la ĉefstacidomo (1955 - 1957, arkitekto Heinz Ruhl), la Stadtwerkehochhaus (1952 - 1955, arkitekto Ferdinand Keilmann), la profesilernejo por knaboj (1953 - 1954) kaj la Verwaltungs- und Wirtschaftsakademie (1952 - 1955, same de F. Keilmann). Tamen la halonaĝejo Bochum estis malkonstruita en 1998 kontraŭ la antaŭe ekzistanta monumentoprotektado; kelkajn jarojn antaŭa oni forigintis la laboroficejon favore al novkonstruota hotelo.

Sporto redakti

 
La Löwendenkmal Bochum

Bochum havas transregionan gravecon en la sporto pro la piedpilko-kluboj VfL Bochum kaj SG Wattenscheid 09. Dum kiam tamen la VfL ekde 1971 relative konstante ludas en la unua aŭ dua federacia piedpilkoligo, la SG eniris dekadencon, kiu kulminis en la malsupriĝo el la supra piedpilkoligo dum la sezono 2006/07. Tio tamen validas nur por la unua vira teamo, dum la inoj samsezone atingis la supriĝon en la unuan federacian piedpilkoligon.

Gastejoj redakti

La t.n. „Bermuda-triangulo" estas kun entute 60 trinkejoj kaj restoracioj la plej grava tiaspeca centro de la Ruhr-regiono. Pli ol tri milionoj gastoj vizitas la trinkejaron ĉiujare. Dum somero venas ĝis 30.000 Gäste ĉiutage, dum grandaj eventoj kiel la muzikfestivalo Bochum Total, kiu okazas ĉiujare dum la unua semajnfino de la nordrejnvestfaliaj lernejoferioj, venas ĝis 400.000 vizitantoj ĉiutage. Bochum havas multajn diskludejojn kaj kulturejojn, ekz. la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer kaj la Zeche Bochum. Unu el la plej malgrandaj kulturrenkontejoj estas la Café Katzenstube.

La ruĝluma kvartalo de la urbo troviĝas ĉe la okcidenta rando de la centro proksime de la fabrikoj de la Bochumer Verein. La regiontipaj nomoj por la strato estas „Gurke" (kukumo, pro ties longeco), „Eierberg" (Monto Testika) aŭ pli draste „Riemenwalzwerk" (kaclaminejo).

Regulaj eventoj redakti

  • Marto/aprilo: orgentagoj de Bochum (komenco: paskolundo)
  • Aprilo: majvesperofesto
  • Majo: figurteatro de la nacioj
  • Junio: Rubissimo – somerfesto de la Ruhr-Universitato
  • Junio: ruhrregiona-amatorteatro-renkontiĝo
  • Junio: Kemnade internacia
  • Junio /julio: somerfesto de la VfL Bochum)
  • Junio / julio: Bochum Total la unuan semajnfinon de la somerferioj Nordrejn-Vestfalio)
  • Julio /aŭgusto: Bochum kulinarisch (lastan semajnfinon de la somerferioj en Nordrejn-Vestfalio)
  • Septembro: internacia kabareto kaj surstrata teatro
  • Oktobro: oktobrofoiro
  • Oktobro /novembro: Bochumer Bach-tagoj
  • Oktobro / novembro: ruhrregiono-antikvaĵotago
  • Novembro: infan- kaj junularteatrotagj
  • Decembro: kristnaskfoiro

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Trafiko redakti

Fervojo, publika enurba persontransporto redakti

 
La monumentprotektata ĉefstacidomo de Bochum

La urbo estas konektita al la ĉirkaŭaj urboj per multaj fervojligoj kaj havas entute dek stacidomojn kaj trajnhaltejojn. Trafikas ses regionaj kaj ekspresaj regionaj linioj samkiel du interurbaj linioj (S-Bahn) (S1, S3). La ĉefstacidomo de Bochum estas la ununura urba haltejo de longdistancaj trajnoj (ICE kaj IC). Aliras la komunuma mallongdistanca trafiko. En la urbo ekzistas unu plejparte subtera urbfervojolinio (U35 ekde BO-Hustadt al Herne Schloss Strünkede) samkiel kvin tramlinioj, kiuj veturas en la interna urbo same subtere. Entrepreno BOGESTRA tenas multajn busliniojn kadre de la trafikligo Rejn-Ruhr (VRR).

Ŝoseoj redakti

 
Bochumer Ringo en la ĉirkaŭaĵo de la urbokvartalo Heusnerviertel

En la urboteritorio de Bochum pasas la tri aŭtoŝoseoj A 40 (DortmundVenlo), A 43 (MonasteroWuppertal) kaj A 44 (AkenoKassel) samkiel urbaŭtoŝoseo, la Bochumer Ring resp. la iama NS 7. Krome tri pliaj ŝoseoj trairas la urbon: la B 51 (OsnabrückBochumBitburg), la B 226 (HagenBochumGelsenkirchen) kaj la B 235 (DattelnBochumWitten).

Nuntempe estas planita interligo de A 44 kaj A 40 trans la iama NS 7. Laŭ tiutempa planado la rilata etapo de la Bochumer Ring estu altigita al la aŭtoŝoseo A 44. Krome la aŭtoŝoseo A 40 ĝis Essen estu elkonstruoto sestrake. Tiuj ĉi planoj jam estis deciditaj ekde la 1990-aj jaroj, unue por garantii pli bonan alligo de la Opel-fabriko 1 en la urboparto Laer al la trafika reto. Hodiaŭ oni alcelas per tio la plibonigon de la orient-okcidenta transiro tra la Ruhr-regiono.

Ŝiptrafiko redakti

Kiel unu el la malmultaj urboj de la Ruhr-regiono Bochum estas ne rekte ligita al la germana akvo-vojreto. Ligo ekzistas nur trans Herne en la nordo ĝis la Rhein-Herne-Kanal. Sur la sude de la urbo situanta rivero Ruhr oni povas atingi la Rejnon nur per malgrandaj boatoj trans kluzoj; la ŝipiro sur la Ruhr por la industrio jam delonge ĉesis.

Rezidantaj entreprenoj redakti

Socio redakti

Amaskomunikiloj redakti

Gazetoj redakti

La ĵurnaloj Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) kaj Ruhr Nachrichten (RN) aperas kun propraj lokaj eldonoj, tamen la estonteco de la loka redaktejo de Ruhr-Nachrichten trans 2007 estas necerta. Krome ekzistas senpagaj gazetoj semajnaj kaj monataj.

Radio redakti

Ekde 199098.5 Radio Bochum" elsendas kunlabore kun Radio NRW en Oberhausen.

Publikaj institucioj redakti

Sanitara servo redakti

Kelkaj malsanulejoj troviĝas en la interna urbo, dum kiam aliaj troviĝas en la iamaj komunumoj kaj hodiaŭa urbopartoj:

Kelkaj el ili estas kadre de la t.n. Bochumer Modell (modelo de Bochum) ankaŭ universitataj klinikoj de la Ruhr-Universitato.

Altlernejoj redakti

 
Audi Max de la Ruhr-Universitato Bochum
 
Teknika fakaltlernejo Georg Agricola

en Bochum troviĝas jenaj sep altlernejoj:

Lernejoj redakti

 
Gymnasium am Ostring
 
Malnova profesio-lernejo
 
Willy-Brandt-Gesamtschule (ĝenerallernejo) en Langendreer

En Bochum krom 61 bazaj lernejoj, 9 dugrada elementlernejo kaj 14 helplernejoj ekzistas 11 gimnazioj:

krome la 5 ĝenerallernejoj

kaj 8 reallernejoj

Krome ekzistas de antropozofiaj lernejoj (Waldorfschulen)

La Louis-Baare-Berufskolleg havas pli ol 3.000 lernantojn. La muziklernejo Bochum ĉitempe instruas ĉirkaŭ 7.000 lernantojn.

Societoj redakti

  • Madonna e. V. estas en 1991 fondita societo de komuna utilo, kiu engaĝiĝis por la interesoj kaj la necesoj de ĉiesulinoj. Laŭ propraj informoj de la societo ĝi estas la ununura porprostituitina ligo en Nordrejn-Vestfalio.

Elstaruloj redakti

Urbanidoj redakti

 
Heinrich Graf Ostermann

Aliaj redakti

 
Carl Arnold Kortum, memportreto

Krom tiuj jenaj personoj estas ligitaj al Bochum, tamen naskiĝis aliloke:

Esperanto en Bochum redakti

 

En Essen ekszistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj el diversaj urboj el la Ruhr-regiono. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer , 44894 Bochum, Wallbaumweg 108, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).

Aktivecoj redakti

Kontakto redakti

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Statistik der Stadt Bochum
  2. [1]
  3. vgl. www.ngw.nl paĝo pri heraldiko (angle)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti