Madonna e. V. estas en 1991 en Bochum fondita societo de komuna utilo, kiu engaĝiĝis por la interesoj kaj la necesoj de ĉiesulinoj. Laŭ propraj informoj de la societo ĝi estas la ununura porprostituitina ligo en Nordrejn-Vestfalio.

Taskoj redakti

Celo estas la subteno de sekslaboristinoj, ilia sociala kaj jura plibonigo kaj la agnoskigo publika de ilia laboro. Por realigi tion la liganoj kunlaboras kun aliaj organizoj kaj iniciativoj, ekz. Hydra, Nitribitt e. V. (Bremen). Ekde 1992 Madonna estis establanto de konsiloburoo.[1] Madonna estas financata i.a. de la Urbo Bochum, la lando Nordrejn-Vestalio, la Eŭropa Unio.

Madonna konsultatas en ĝeneralaj demandoj kaj helpas virinojn kiuj intencas labori kiel sekslaboristinoj, sed antaŭ ĉiuj tiujn kiuj volas fini tian laboron. Por alikvalifikado ofertatas kursoj. Ne malmultaj iamaj ĉiesulinoj iĝas flegistinoj de olduloj aŭ malsanuloj ĉar tie kelkaj kondiĉoj, kiel la necesa senantaŭjuĝa alproksimiĝo al homoj kaj la proksima kontakto, similas al la iama sekslaboro.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Madonna – für ein selbstbestimmtes Arbeiten in der Prostitution. In: Elisabeth von Dücker (Hrsg.): Sexarbeit. Prostitution – Lebenswelt und Mythen. Edition Temmen, 2005, ISBN 3-86108-542-9
  2. Natalie Wiesmann: Sexarbeiterinnen wechseln ins Altersheim . En: taz de la 24.2.2006