Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo

(Alidirektita el ReVELo)

Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (mallongigo: ReVELo) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.

Unufoje jare ĝi organizias ReVELo-tagon. Ekde aŭgusto 2006, prezidantino de ReVELo estas Petra Dückershoff. Laŭ formala decido, ekde tiam la publikaĵo Ruhr-Espero estas la ReVELo-bulteno, kiu ŝanĝas sian titolon al la nomo ReVo kaj Esperanto. Krome, ekde 2005 laŭ iniciato de d-o Rudolf Fischer ekzistas jahu-grupo kiel komunikejo por ReVELo.

Historio redakti

La ligo estis fondita en Essen en 1912 per aliĝo de vestfaliaj lokaj Esperanto-grupoj al Rejna Esperanto-Ligo (RELO), kiu estis fondita jam en junio 1909 en Godesberg. Post la Unua Mondmilito ReVELo estis refondita en 1919 de Teodor Jung, Max Butin kaj aliaj.[1]

Listo de la lokaj Esperanto-kluboj kaj -grupoj en ReVELo-lando redakti

 
Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (Nordrejn-Vestfalio)
DMS
 
Achen
Achen
DMS
 
Bonn
Bonn
DMS
 
Duisburg
Duisburg
DMS
 
Duseldorfo
Duseldorfo
DMS
 
Essen
Essen
DMS
 
Köln
Köln
DMS
 
Krefeld
Krefeld
DMS
 
Meschede
Meschede
DMS
 
Monastero
Monastero
DMS
 
Schwelm
Schwelm
DMS
 
Warstein
Warstein
Situo de la landaj kluboj

Junularo redakti

La junularo de ReVELo nomiĝas Nordrejn-Vestfalia Esperanto-Junularo respektive germane Esperanto-Jugend Nordrhein-Westfalen, mallonge reference al la asocio ReVELo per akronimo ReVELido, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo . Laŭ la stato de decembro 2012 ĝin estras Andreas Diemel.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti