Krefeld

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Krefeld estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2006 la komunumo havis 242.103 loĝantojn.

Krefeld
Blazono
Krefeld (Germanio)
Krefeld (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02151
Poŝtkodo 47701–47839
Aŭtomobila kodo KR
Oficiala Municipokodo 05114000
NUTS DEA14
LOCODE DE KRE
Subdivido 9 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 19 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Gregor Kathstede
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Von-der-Leyen-Platz 1
47798 Krefeld
Demografio
Loĝantaro 228426 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 20′ N, 6° 34′ O (mapo)51.3333333333336.5666666666667Koordinatoj: 51° 20′ N, 6° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 39 m
Areo 137,68 km²
Oficiala retejo https://www.krefeld.de/
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

Krefeld situas ĉe la okcidenta bordo de la Rejno, ĉe la „Krefeld-Kempener Platte" (plataĵo Krefeld-Kempen) je la meza ebenaĵo de la regiono Malsupra Rejno. La urbocentro situas ĉirkaŭ sep kilometroj for de la Rejnbordo, tamen la urboteritorio atingas la riveron ekde la enkomunumigo de Linn. La bordo sur la teritorio de Krefeld estas 6,2 kilometrojn longa. La riverlarĝeco oscilas inter 320 kaj 400 metroj. La plej granda etendiĝo de la urboteritorio sumiĝas nordsuden 12 km kaj okcident-orienten 13,1 km. La urbocentro situas 39 metrojn super marnivelo. La plej alta natura altaĵo sur la urboteritorio estas kun 63 m la Hülser Berg, la plej alta monteto entute estas kun alteco de 87 m la Inrather Berg, malnova ŝutmonto el ruinaĵoj de la Dua Mondmilito. Plua altaĵo, ekde 2004 alirebla ankaŭ por la publiko, estas la Kapuzinerberg (77 m), iama hejmrubomonto.

Klimato redakti

 
Klimadiagramo Krefeld

En Krefeld falas dum la tuta jaro averaĝe 762 mm da precipitaĵo. Per tio Krefeld situas super la germana mezumo de 700 mm. La temperaturo situas averaĝe je 10,3 . Januare la mezumo situas je 2,5 .

Najbarkomunumoj redakti

La urbo Krefeld limas norde kun la urboj Neukirchen-Vluyn kaj Moers en la distrikto Wesel, oriente kaj nordoriente kun la eksterdistrikta urbo Duisburg, sude kun la urbo Meerbusch en la Rhein-Kreis Neuss samkiel la urboj Willich, Tönisvorst kaj Kempen en Distrikto Viersen.

Demografio redakti

 
Loĝantarevoluo

De sia maksimumo dum la mezaj 1990-aj jaroj la loĝantaro de Krefeld konstante malkreskis al aktuale ĉirkaŭ 235 mil (minuso de 6%):

  • 1993: 249.565 loĝ.
  • 2006: 242.103 loĝ.
  • 2008: 236.333 loĝ.
  • 2009: 235.414 loĝ.

Urbopartoj redakti

Historio redakti

La unua setlejo sur la tereno de Krefeld estis en la unua jarcento p.K. la Romia kastrumo Gelduba. La unua atesto pri "Crefeld" okazis en urbario el Monaĥejo Werden en la jaro 1105. Same aĝaj estas dokumentoj pri burgo Linn kaj pri burgo Rath (Haus Rath). En 1361 la vilaĝo atingis la rajton havi semajnan bazaron kaj jaran foiron kaj en 1373 ĝi fariĝis urbo (urborajto).

Krefeld same kiel la tuta grafejo Moers konvertiĝis al la protestanta kredo, tamen katolikoj daŭre restis tolerataj loĝantoj en la urbeto. En 1584 la urbo komplete detruiĝis dum la Kolonja milito. La 4-an de julio 1598 Aŭstrio en interkonsento kun la nederlanda parlamento deklaris la tutan grafejon Moers neŭtrala, kio garantiis pacon por la grafejo dum la grandaj religiaj militoj de tiu epoko (la nederlanda batalo pri sendependiĝo en la Okdekjara milito kaj la Tridekjara milito).

Sekve multaj Menonanoj, persekutitaj en la najbaraj katolikaj landoj, trovis azilon en Krefeld. Multaj el ili montriĝis kapablaj metiistoj kaj baldaŭ fariĝis bonhavaj, la malriĉaj Krefeldanoj avidis kaj ĵaluzis kaj klopodis forsendigi ilin - plejparte sensukcese. Aparte sukcesa estis la menonano Adolf von der Leyen, kiu alvenigis la silkokomercadon la Krefeld kaj liaj filoj fondis silkteksejon , kiu alportis grandan profiton al la familio ("silkobaronoj") kaj al la urbo.


Galerio pri historiaj gravaĵoj
Krefeld dum 1856

Hodiaŭa vivo en Krefeld redakti

Religioj redakti

Krefeld havas diversajn religiajn komunumojn: plurajn kristanajn kaj judan, islaman kaj budhisman.

Politiko redakti

Ĝemelurboj

  Charlotte, Usono

Elstaruloj rilataj al Krefeld redakti

Esperanto en Krefeld kaj en la najbareco redakti

Krefeld redakti

En Krefeld ekzistas la Esperanto-Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative "Rund um St. Josef", Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld. vd. hejmpaĝo

Najbareco redakti

Dialekto redakti

En Krefeld kelkaj loĝantoj ankoraŭ regas la lokan dialekton. Tiun-ĉi ili nomas KrieewelschKrieewelsch-Platt, kiu konkrete estas malsuprafranka dialekto.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti