Helmond

municipo en Nord-Brabanto, Nederlando

Helmond (51° 29′ N, 5° 39′ O (mapo)51.4833333333335.65) (esperante Helmondo) estas urbo kaj municipo oriente en la nederlanda provinco Nord-Brabanto. En 2016 ĝi havis pli ol 90 116 loĝantojn. (loĝdenso de 1 693/km²) La areo de la municipo Helmond estas 54,57 km².

ISO
Municipo Helmond

Flago de la municipo Helmond

Blazono de municipo Helmond

Flago de la municipo Helmond Blazono de municipo Helmond
Situo de la municipo Helmond
nederlanda municipo • loĝloko en Nederlando • urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Provinco Nord-Brabanto
Ĉefloko Helmond
Areo
 - Tero
 - Akvo
54,75 km²
53,23 km²
1,52 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
90 116 (1-a de aprilo 2016)
1693 loĝ./km²
Geografia situo 51° 29′ N, 5° 39′ O (mapo)51.4833333333335.65Koordinatoj: 51° 29′ N, 5° 39′ O (mapo)
Helmond (Nederlando)
Helmond (Nederlando)
DEC
Helmond
Helmond

Map

Gravaj trafikaj arterioj A67 A270 N279 N270 N612 N607 Zuid-Willemsvaart
CBS-municipokodo 0794
Telefona kodo 0492
Poŝtkodo 5700–5709
Oficiala retejo https://www.helmond.nl/
vdr

Historio redakti

En ĉirkaŭ 1232 Helmond ekhavis urbajn rajtojn kaj en 1376 la tielnomatajn bazarrajtojn. Ĉirkaŭ 1350 komenciĝis la konstruo de la Kastelo de Helmond, kiu ankoraŭ hodiaŭ videblas meze de la urbo. La konstruo daŭris ĝis en la 17-a jarcento. Komence de la 15-a jarcento oni faris remparojn ĉirkaŭ la mezepoka urbo. Helmond fariĝis grava komerca urbeto por la regiono ĝis la fino de la 15-a jarcento. Dum la sekvantaj 2 jarcentoj Helmond malprosperis, interalie pro la Okdekjara Milito. Dum jarcentoj Helmond restis malriĉega urbo. Sed la situacio ŝanĝiĝis en la 19-a jarcento. Per la konstruo de la Zuid-Willemsvaart (1823-1826), kanalo kiu hodiaŭ tratranĉas la urbon, en Helmond stariĝis multaj farejoj kaj entreprenoj ĉefe en la tekstila kaj metalindustrio. En 1976 Helmond fariĝis tielnomata Groeistad (Kreskiĝurbo), kio signifas gravan subtenon de la nederlanda ŝtato pri urba renovigo, senlaboreco, la devojigo de la kanalo ekster la urbocentron kaj tiel plu.

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Nord-Brabanto  
Aalburg | Alphen-Chaam | Asten | Baarle-Nassau | Bergeijk | Bergen op Zoom | Bernheze | Best | Bladel | Boekel | Boxmeer | Boxtel | Breda | Cranendonck | Cuijk | Deurne | Dongen | Drimmelen | Eersel | Eindhoven | Etten-Leur | Geertruidenberg | Geldrop-Mierlo | Gemert-Bakel | Gilze en Rijen | Goirle | Grave | Haaren | Halderberge | Heeze-Leende | Helmond | 's-Hertogenbosch | Heusden | Hilvarenbeek | Laarbeek | Landerd | Loon op Zand | Meierijstad | Mill en Sint Hubert | Moerdijk | Nuenen, Gerwen en Nederwetten | Oirschot | Oisterwijk | Oosterhout | Oss | Reusel-De Mierden | Roosendaal | Rucphen | Sint Anthonis | Sint-Michielsgestel | Someren | Son en Breugel | Steenbergen | Tilburg | Uden | Valkenswaard | Veldhoven | Vught | Waalre | Waalwijk | Woensdrecht | Woudrichem | Zundert
Nederlando | Provincoj | Municipoj